• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-12 17:53:37    
Konstruado de havenoj forte akcelis disvolvon de eksteraj ekonomio kaj komerco de Xinjiang

cri

Xinjiang-a Komerca Limigita Korporacio Linyuan estas la entrepreno de ligna prilaborado. Antaŭe lignoj bezonataj de la entrepreno estis prilaborataj en Urumĉio, la ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, je pli ol 400 kilometroj for de A'lashan. Sed nun, la korporacio fondis prilaboran fabrikon en A'lashan. Estro de administra oficejo de la korporacio sinjoro Lu Yongjun sciigis raportiston, ke kvankam la prilabora fabriko fondiĝis nur pli ol 1 jaron, tamen ĝi jam naskis bonan ekonomian efikon.

"Ĉar ĉi tie troviĝas trajno, lignoj estis transportataj ĉi tien, ni povas prilabori ilin ĝuste ĉi tie, tio estas favora por ni, tial ni faris investon ĉi tie. Se sen la prilabora fabriko, ni devas transporti lignojn al Urumĉio por prilaboro, do la transporta kosto multe obliĝos. En la 1-a periodo ni investis 15 milionojn da juanoj de renminbi kaj nun ni havas pli ol 380 laborantojn kaj 70% de la laborantoj estas lokanoj."

Lu Yongjun konigis, ke en la lasta jaro produktovaloro de la korporacio atingis 80 milionojn da juanoj de renminbi. La korporacio ankaŭ preparas investi 50 milionojn da juanoj de renminbi por, ke la fabriko estu la lignoprilabora bazo.

Laŭ plano, en 2010 la kapablo de la haveno A'lashan tiom grandiĝos, ke la jara kvanto de trapasigitaj varoj, atingos 50 milionojn da tunoj, tiam la eksport-importa komerco kaj industria produktovaloro obliĝos.

Kiel A'lashan, ankaŭ la haveno Huoerguosi, troviĝanta en Yili, estas najbara al Kazaĥstano, sed estas malsame, ke la haveno estas la ĉina plej granda ŝosea haveno al meza Azio kaj eŭropaj landoj. La haveno estas fama pro landlima komerco kaj turismo. En la lasta jaro, la nombro de komercistoj kaj turistoj en la haveno superis 500 mil, eksport-importaj varoj superis 400 mil tunojn kaj la eksterkomerca sumo atingis 570 milionojn da usonaj dolaroj.

Por fortigi ekonomian kaj komercan kontakton inter Ĉinio kaj Kazaĥstano kaj samtempe akceli komunajn disvolvon kaj prosperon de la dulandaj landlimoj, en septembro de 2004 la dulandaj registaroj subskribis interkonsenton kaj konstruos internacian landliman kunlaboran centron inter Ĉinio kaj Kazaĥstano en Huoerguosi. Respondeculo de Yili sinjoro Zhang Guodong konigis intervjuate, ke nun diversaj preparaj laboroj de la centro funkcias. Li diris, ke post finkonstruo, la centro estos la ĉina unua transteritoria landlima kunlabora centro kun la kvalito de libera komerco, tio grande altigos la gradon de ekstermalferma regiono de Yili, eĉ de Xinjiang.

"Per la centro, ni povos kontakti Rusion kaj landojn de orienta Eŭropo kaj meza Azio. La centro havos la funkcion de liberkomerca regiono, tute ĝuos politikojn de liberkomerca regiono kaj povos altiri loĝadon de enlandaj, hongkong-aj, aomen-aj, eĉ eksteraj entreprenoj, nun jam multaj entreprenoj havas la volon."

Laŭ statistiko, en la 1-a duono de la kuranta jaro la valoro de eksport-importaj varoj tra xinjiang-aj havenoj jam superis 3 miliardojn da usonaj dolaroj. Pro la senĉesa fortigo de havenoj, landlima ekonomia kunlabora regiono kaj prilabora komerca regiono, Xinjiang disvolviĝas al la direkto de prilabora bazo de import-komercaĵoj, import-energio kaj import-mineraloj. Nun Xinjiang jam estas la grava internacia komerca centro en la ĉina nordokcidento.


1  2