• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-19 15:04:56    
Ĉinio forte disvolvos produktojn kun famaj markoj

cri
Sekve de la disvolvo de ĉina ekstera ekonomio kaj komerco, senĉese pliiĝas la proporcio de produktoj 'faritaj de Ĉinio' en tutmondaj produktoj. Sed fremdlandaj konsumantoj ne povas citi multajn produktojn kun ĉinaj famaj markoj. La stato espereble estos ŝanĝata en la estontaj kelkaj jaroj. Nun, Ĉinio jam rapidigas paŝojn de disvolvo de produktoj kun famaj markoj, en la estonteco en la internacia merkato aperos pli kaj pli multaj produktoj kun ĉinaj famaj markoj. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ en nia programereto, ni konigos al vi disvolvan staton de produktoj kun ĉinaj famaj markoj, bonvole aŭskultu!

De la reformado kaj malfermo, la loko de Ĉinio en la monda ekonomio senĉese altiĝas, sed la ĉina industria ĝenerala teknika nivelo estas relative malprogresinta, mankas kerna tekniko kun sendependa intelekta proprieto, pro tio produktoj de multaj entreprenoj troviĝas sur la malalta pinto de valorĉeno kaj interezo estas malalta; iuj prilaboraj entreprenoj gajnas nur malmultan prilaboran koston, la granda parto de interezo estas gajnita de fremdlandaj famaj entreprenoj. Estro de departemento pri kvalita administrado sub ĉina Ŝtata Ĝenerala Buroo de Kvalitaj Kontrolo, Ekzameno kaj Kvaranteno sinjoro Sun Bo esprimis, ke por realigi reguligon de ekonomia strukturo, ŝanĝi ekonomian kreskan manieron kaj realigi la celon de ekonomia kontinua, rapida kaj harmonia disvolvo, Ĉinio devas rapidigi akcelon kaj kreadon de amaso da produktoj kun famaj markoj:

"Por internacia konkurenco kun fremdlandaj grandaj markoj, ni devas rapidigi paŝojn de teknika kreo, forte akceli disvolvan strategion pri fama marko kaj kiel eble plej rapide atingi fremdlandajn grandajn markojn. Tial la problemo de fama marko rilatas ne nur al nunaj ekonomistruktura reguligo kaj ŝanĝo de ekonomikreskiga maniero, sed ankaŭ al longtempa kontinua disvolvo de la ĉina ekonomio kaj al la ĉina moderniga konstruado kaj la ŝtata estonteco, tial la problemo estas la grava strategia problemo."

Laŭ la strategio pri disvolvo de famaj markoj, ellaborita de la ĉina registaro, Ĉinio stimulos entreprenojn realigi transregionan kaj transindustrian kunligon kaj strebi al fabrikado de produktoj kun internaciaj famaj markoj. Cetere, de 2000 la ĉina registaro ankaŭ aktive enkondukis koncernajn perajn instalaĵojn por disvolvi taksan laboron de produktoj kun ĉinaj famaj markoj. En la lastaj 5 jaroj, pli ol 160 specoj de produktoj estis enlistigitaj en la taskon kaj pli ol 900 produktoj akiris la titolon de produktoj kun ĉinaj famaj markoj. Fabrikadaj entreprenoj de la produktoj kovris ĉiujn ĉinajn provinconivelajn administrajn regionojn.

La strategio pri disvolvo de famaj markoj efike akcelis la ekonomistrukturan reguligon kaj aranĝon de riĉfonta plibonigo, akcelis riĉfontojn kolektiĝi en superecajn kaj famamarkajn entreprenojn kaj efike altigis la kvaliton kaj efikon de ekonomia kreskado. Lastatempe, la ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis plej freŝan enketon montrante, ke produktoj de ĉinaj famaj markoj tenas superecan lokon sur pli multaj kampoj kaj pli ol 60% de urbaj kaj urbetaj loĝantoj ŝatas aĉeti tiajn produktojn.

1  2