• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-19 15:04:56    
Ĉinio forte disvolvos produktojn kun famaj markoj

cri

La strategio efike akcelis ankaŭ regionan ekonomian disvolvon. Nun, ĉinaj diversaj lokoj sur la bazo de produktoj kun famaj markoj rapidigas disvolvon de entreprenoj kaj renovigon de produktoj.

La ĉina orienta ĉemara urbo Qingdao estas unu el la urboj, kiuj plej frue plenumis la strategion. Ĝis nun, 44 produktoj el 22 entreprenoj de Qingdao akiris la titolon de produktoj kun ĉinaj famaj markoj. Vicestro de la urbo Qingdao sinjoro Wu Jingjian opiniis, ke produktoj kun famaj markoj jam estas la ĉefa forto de la disvolvo de qingdao-a ekonomio.

"Laŭ mi, ĉu la nivelo de la disvolvo de produktoj kun markoj, entreprenoj kun markoj kaj industrioj kun markoj jam estas alta, tio tre grave signifas, ĉu la urbo posedas prosperan vivforton, en la kondiĉo de merkata ekonomio. Entreprenistoj de Qingdao ankaŭ sufiĉe utiligis la ŝancon de merkata malfermo kaj realigis impetan disvolvon de entreprenoj. Produktoj kun famaj markoj kaj grandaj entreprenoj jam estas la ĉefaj fortoj akcelantaj rapidan disvolvon de la qingdao-a ekonomio."

Dum la kreo de famaj markoj, qingdao-aj grandaj entreprenoj forte plenumis teknikan kreon kaj administran kreon kaj establis vivecdonan studan kaj ekspluatan sistemon. Nun, la urbo Qingdao havas dek ŝtatanivelajn centrojn de teknika kreo, ĉiujare la centroj ne nur esploras kaj ekspluatas altteknikajn produktojn sed ankaŭ portas ŝtatajn ĉefajn teknikajn programojn.

De la lastaj pli ol 20 jaroj post sia fondiĝo en 1984, pro la kontinua kaj stabila disvolvo, la grupo Hai'er jam estas granda internacia entrepreno ĝuanta altan belan famon en la mondo. En 2004, la valoro de la marko de Hai'er superis 60 miliardojn da juanoj de renminbi. Parolante pri la kreo de fama marko, ĝenerala direktorino de la grupo Hai'er sinjorino Yang Mianmian diris:

"La kreo de markoj estas sistema, ni kreis markon de Hai'er kiel sendependan markon. Unue, ni kaptis sendependan intelektan proprieton, kaj due ni kaptis la kreon de merkato."

Ankaŭ ĝenerala direktoro de Qingdao-a Biera Limigita Korporacio sinjoro Jin Zhiguo elmetis, ke ĉinaj entreprenoj devas krei mondajn markojn konatajn de konsumantoj:

"Qingdao-a biero estas la monde fama marko, ne nur internaciaj aŭtoritataj establaĵoj konas ĝin, sed ankaŭ multaj internaciaj konsumantoj konas ĝin. Por ke la nacia marko, Qingdao-a biero, estu la internacia marko, ni bezonas senĉese krei ĝojon por konsumantoj kaj igi konsumantojn en la ĝoja procezo senti la valoron, liveritan de nia marko."

Laŭ konigo, sekve de la kontinua disvolvo de ĉinaj eksteraj ekonomio kaj komerco, ankaŭ paŝoj de disvolvo de ĉinaj famaj markoj estas pluapaŝe rapidigataj.


1  2