• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-02 17:16:10    
Yang Guanyi kaj liaj pladoj el haliotoj

cri
En la mondo estas diversaj asocioj, el kiuj la Internacia Asocio de Ŝtatestraj Kuiristoj estas aparte atentinda. Ĝi estas la plej alta organizaĵo de kulinara arto. Ĝi donas la plej altan premion al siaj membroj -- la Oran Medalon CCC. Ĝis hodiaŭ en la mondo nur tri homoj ricevis ĝin. Ili estas kuiristo de eksprezidanto de Francio, kuiristo de 5 usonaj prezidantoj kaj Yang Guanyi, eminenta kuiristo de haliotoj en Hongkong, Ĉinio. La de Yang preparita halioto estas multe ŝatata de ŝtatestroj de diversaj landoj kaj allogis multege da riĉaj frandemaj turistoj.

Infaneco en milita tumulto

La Hongkong-anoj rigardas Yang Guanyi kiel sian fieron. Fakte Yang estas fiero ne nur de Hongkong, sed ankaŭ de ĉiuj elmigrintaj ĉinoj. Tiu eminenta ĉina kuiristo havis mizeran infanecon kaj liaj travivaĵoj vidigis la diligentecon kaj saĝecon de la ĉina nacio.

Yang naskiĝis en 1932 en Zhongshan-gubernio, loko riĉa je fiŝoj kaj rizo en suda Ĉinio. Tiam en la tuta Ĉinio regis milita kaoso kaj plie liaj gepatroj eksedziĝis. Li kaj liaj du fratinoj vivis en orfejo. Malfeliĉe estis, ke liaj du fratinoj tie mortis unu post alia.

La morto de la fratinoj estis peza bato al li. Li, dekkelkjara knabo, kun 50 juanoj donita de lia avino, iris al Hongkong kaj eklaboris kiel purigisto kaj servisto en restoracio kaj fine mem funkciis kiel direktoro. Dank' al siaj diligenteco, honesteco kaj saĝo li akiris laŭdon kaj admiron de la kuirista rondo de Hongkong.

Valoraj haliotoj

En la 70-aj jaroj prosperis en Hongkong la manĝaĵa industrio. Tiam en Hongkong estis proksimume 8 mil restoracioj grandaj kaj malgrandaj. Yang kaj liaj amikoj kune funkciigis restoracion. Komence la restoracio, kiu servis ĉefe per maraj produktaĵoj, funkciis glate, sed post kelkaj jaroj la entreprenado fariĝis pli kaj pli malfacila. Pluraj akciuloj retiris sian kapitalon kaj la restoracio falis en depresion. Tiam Yang, direktoro de la restoracio, persone laboris kiel kuiristo, kio estis malofta en la tiama Hongkong kaj multe kuraĝigis la dungitojn.

Efektive, jam en la unua tago, kiam aperis depresio de la restoracia entreprenado, Yang atente observis kaj analizis aliajn restoraciojn de la loko por trovi la vojon liberigi sin el la malfacilo. Post plurjara observado li trovis, ke restoracio destinita por servi al riĉaj klientoj estas prospera. Ĝiaj pladoj el haliotoj, holoturioj kaj sharkaj naghiloj estas rafinite preparitaj kaj ankaŭ ilia prezo estas alta, tamen multe da klientoj vizitas ĝin. Ĝia sukceso edifis lin, ke li decidis prove fari multekostajn pladojn el haliotoj.

Tiam iuj asertis, ke Yang ne sukcesos en tio, ĉar por prepari bongustan pladon el halioto oni bezonas du tagojn, kaj plie la laboro estas delikata kaj laciga. Haliotoj estas valoraj, kaj se la de Yang preparita plado el halioto estas malpli bongusta ol tiu en la fama restoracio, do Yang suferos de pli granda deficito.

Yang tamen kredis, ke la homo eltenema estas pli forta ol dio. Li aĉetis haliotojn valorajn je pli ol cent miloj da juanoj kaj faris sisteman studon kaj preparadon. Post kelkjara penado, en la komenco de la 80-aj jaroj li finfine sukcesis en preparo de bongustaj pladoj el halioto. El seka halioto de Japanio kaj per tradiciaj kuiriloj, kia argila poto kun braĝo, li preparis bongustan pladon. En la preparado li rezervis la esencon de maljunaj kokinoj kaj ripaĵoj kaj faris renovigon en uzado de fajro. Iom post iom liaj pladoj el haliotoj superis aliajn kaj li mem ekĝuis grandan famon inter la Hongkong-aj entreprenistoj de restoracioj.

1  2