• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-02 17:16:10    
Yang Guanyi kaj liaj pladoj el haliotoj

cri

Li estas fama ankaŭ ekster Hongkong

Surbaze de siaj atingoj Yang daure rafinis sian kuirarton kaj disvolvis sian sperton akumulitan en la pasintaj 30 jaroj. Lia kuirarto jam atingis altan nivelon. Li prezentis sian arton prepari pladojn en ceramika poto antaŭ la klientoj, kio mirigis la kuiristan rondon de Hongkong.

Maje de 1985 rekomendita de la kulinaraj majstroj de Hongkong, li veturis al Pekino kaj prezentis sian arton en la Popola Halo. Lia prezentado mirigis ĉiujn apudestantajn kuiristojn kaj de tiam la frandaĵoj preparitaj de li famiĝis tra la tuta Ĉinio.

En la sekvanta jaro invitite de la Hotelo por Shtataj Gastoj Diaoyutai li refoje veturis al Pekino, instruis sian arton al la tieaj kuiristoj kaj persone preparis pladojn por ĉinaj gvidantoj. En tiu jaro la magnato de ŝipoj de Hongkong Bao Yugang regalis Deng Xiaoping en la hotelo. Kiam ili manĝis pladon el haliotoj, Deng kun emocio diris, ke tiel bongusta plado estas manĝebla nur post ekpraktikado de la politiko de reformado kaj pordmalfermo. Kaj la kuiristo, kiu preparis la pladon, lernis la kuirarton ĝuste de Yang Guanyi.

De tiam Yang fariĝis granda famulo. Riĉaj komercistoj, grandaj frandemuloj, eksterlandaj turistoj kaj gravaj politikistoj kaj altrangaj oficistoj unu post alia vizitis lian restoracion, kaj li prezentis sian arton en multaj lokoj de Ĉinio kaj aliaj landoj kaj plurfoje ricevis grandan premion.


1  2