• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-18 14:50:41    
Fremdlandaj komercistoj en Yiwu

cri
Yiwu estas la malgranda urbo en la ĉina orienta provinco Zhejiang, kaj fama pro produktado kaj pogranda vendado de malgrandaj ĉiutagaj necesaĵoj. Per riĉaj specoj kaj malmultekostaj prezoj komercaĵoj ĉi tie altiras komercistojn el diversaj landoj de la mondo, ĉiutage la nombro de varoj sendataj al la mondo superas mil kontenerojn.

Sinjoro Florian Satzinger estas germana komercisto, kiu faras negocon en Yiwu. Ĉiutage lia plej ĝojiga afero estas serĉi kaj liveri komercaĵajn informojn kaj materialojn por siaj klientoj en diversaj lokoj de la mondo kaj liveri al ili diversajn loĝistikajn manierojn. Parolante pri sia negoco, sinjoro Florian Satzinger estas tre kontenta:

"Ni estas tre kontentaj pri Yiwu. En Yiwu, ni povas aĉeti diversajn produktojn, tre oportune. Ĉi tie la efiko estas tre alta kaj nia kunlaboro estas tre bona."

Antaŭ 2 jaroj sinjoro Florian Satzinger venis al Yiwu, ĉi tie li registris korporacion titolitan 'Fuzhi Huanqiu', speciale laboras pri eksport-importa komerco. En la korporacio oni eksponas multajn komercaĵojn prenitajn de Florian Satzinger el Eŭropo, ekzemple italaj ledŝuoj, germana biero kaj franca vino, sed pli multaj komercaĵoj estas ĉiutagaj necesaĵoj faritaj en Ĉinio.

Ŝatanta tang-veston, la ĉinan tradician veston, sinjoro Florian Satzinger diris, ke nun lia negoco ankoraŭ ne estas tre granda, sed kun ĉi tia granda merkato de malgrandaj komercaĵoj, li estas tre optimista pri la perspektivo de la korporacio.

Yiwu estas la ĉina urbo kun tre evoluinta komerco, en la 1,6 milionoj da loĝantaro de la urbo, unu el ĉiu 8 homoj estas komercisto. En la merkato Yiwu, kolektiĝas pli ol 320 mil specoj da produktoj faritaj de diversaj fabrikoj de la mondo. Yiwu estis titolita maro de malgrandaj komercaĵoj kaj ĉielo de konsumantoj. La sumo pri negoco jam plenumita okupis la unuan lokon de ĉinaj diversaj merkatoj en sinsekvaj 14 jaroj, nun ĝi estas la plej granda cirkula centro de ĉiutagaj konsumaĵoj de la mondo kaj la grava komercaĵa eksporta bazo de Ĉinio.

1  2