• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-18 14:50:41    
Fremdlandaj komercistoj en Yiwu

cri

Nun la nombro de fremdlandaj komercistoj, kiuj faras negocon en Yiwu, kiel sinjoro Florian Satzinger, jam superis 8 mil, ili venis el pli ol cent landoj kaj regionoj de la mondo. Inter ili, multaj venis el Jordanio, Egiptio, Palestino kaj aliaj arabaj landoj.

Kurantjara 28-jaraĝa sinjoro Khaderalmenawi estas palestinano, antaŭ ol veni al Yiwu, li lernis en ĉina Ŝanhaja Trafika Universitato. Li povas paroli en la ĉina lingvo, pro tio en la tempo de universitato, li ofte servis kiel interpretanto por arabaj amikoj, kiuj faris negocon en Ĉinio, ĝuste pro tio, li laŭgrade konis la ĉinan merkaton kaj sciis la urbon Yiwu. En 2001, fininte sian lernadon en Ŝanhaja Trafika Universitato, li venis al Yiwu kaj kreis eksport-importan korporacion.

"Multaj homoj scias Yiwu, ili estas kontentaj pri specoj kaj kvalitoj de komercaĵoj ĉi tie. Disvolviĝas Ĉinio, multlandaj komercistoj trovas komercajn ŝancojn en Ĉinio, ankaŭ mi ne volas preterlasi la ŝancon. Mia korporacio laboras ĉefe pri helpo al diverslandaj komercistoj serĉi bonkvalitajn varojn ĉi tie."


1  2