• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-21 14:38:51    
Fremdlandaj korporacioj rapidigis disvolvon en Ĉinio

cri
Khaderalmenawi sciigis raportiston, ke varoj el Yiwu estas vaste disvenditaj en mezoriento, komence ĉiumonate li sendis al mezoriento 15 kontenerojn da varoj. Nun pli kaj pli da fremdlandaj komercistoj venis al Yiwu, ankaŭ konkurenco estas pli kaj pli akra, sed li ankoraŭ povas sendi preskaŭ dek kontenerojn ĉiumonate.

De la meztempo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, ĉiujare Yiwu okazigis foiron de malgrandaj komercaĵoj. En foiro kolektiĝis komercaĵoj el Ĉinio kaj aliaj lokoj de la mondo, ĉiufoje la foiro altiris amason da enlandaj kaj fremdlandaj komercistoj. En la kuranta foiro, pli ol dekmil fremdlandaj komercistoj faris viziton kaj aĉeton.

Kanada Ruban Kainth administras eksport-importan korporacion, ĉiujare li multfoje mendis varojn en Ĉinio kaj ĉiufoje li venis al Yiwu. Li sciigis raportiston, ke komercaĵoj de Yiwu havas ne nur bonan kvaliton sed ankaŭ malmultekostan prezon kaj ĉiufoje li pogrande aĉetis varojn. En la kurantjara foiro, kiel en la lastaj jaroj, li informiĝis pri prezo, de unu stando al alia, por decidi sian mendon.

"Efektive mia mendo estas granda, mi decidos la mendon laŭ la preza stato."

Internacia komerca centro estas la nuna tutmonda plej granda komercaĵa pogranda merkato. En la centro troviĝas regiono por administrado de fremdlandaj komercistoj, ekzemple la halo por komercistoj de Korea Respubliko. En la lastaj jaroj, sekve de la kontinua prospero de la merkato de Yiwu, pli ol 3 000 komercistoj de Korea Respubliko administris entreprenojn en Yiwu, kaj 45 entreprenoj de Korea Respubliko instalis eksponan fenestron en la internacia komerca centro de Yiwu. Depende de la merkato de Yiwu, ili ofertis al komercistoj de diversaj lokoj de la mondo elektronikajn produktojn, elektroaparatojn, metiartaĵojn, donacojn kaj vestojn kun trajtoj de Korea Respubliko.

Komercisto de Korea Respubliko Lee Song Yong sciigis raportiston, ke en la fino de la lasta julio, li eniris en la centron, li estas tre kontenta pri la komerca medio.

1  2