"La medio estas tre bona, ankaŭ administrado estas tre scienca. La komerca centro liveris multajn necesajn servadojn al ni, cetere speciale instalis restoraciojn por komercistoj de Korea Respubliko. Ni kontente laboras ĉi tie."
Ne nur sinjoro Lee Song Yong, sed ankaŭ multaj fremdlandaj komercistoj opiniis, ke komercado en Yiwu estas tre oportuna, ĉi tie troviĝas konservado, loĝistiko, dogano, financo, asekuro, reto de informoj kaj aliaj kompletaj instalaĵoj. Fino de unu eksport-importa negoco bezonas nur kelkajn tagojn. Ĝuste pro tio, en nia intervjuo, germana sinjoro Florian Satzinger taksis altan efikon de laboro ĉi tie.
Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la raporton pri stato de fremdlandaj komercistoj en Yiwu. Koran dankon pro via aŭskulto! 1 2
|