• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-30 10:14:41    
Nova vivo de homoj en montaro Granda Xing'an

cri

Planti orelfungojn bezonas nur 180 tagojn kaj ne bezonas multajn laborfortojn. Sinjorino Zong Xiuqing konigis, ke en la tempo de rikolto, specialaj homoj aĉetos ŝiajn orelfungojn, ŝi ne bezonas vendi orelfungojn en merkato. Ĝuste dank' al la plantado de orelfungoj, la geedzoj kulturis studentojn. Ŝi tre ĝojas sciigi raportistinojn:

"La plantado de orelfungoj vere estas la vojo de riĉigo. Pago estas ne multa kaj profito ne nur rapida sed ankaŭ granda. Mi konas la vojon."

En la urbeto Haolipu, kie loĝas la geedzoj Bi Ensheng kaj Zong Xiuqing, pli ol 120 familioj plantas orelfungojn kaj profitas de la plantado. Estro de la urbeto Haolipu, sinjoro Wang Jinhui sciigis la raportistojn:

"Antaŭe, ni vivtenis nin depende de arbaro de la montaro Granda Xing'an, 'sonis segilo, venis mono'. Post la plenumado de la 'inĝenieriaĵo por protekti arbaron' nun oni jam ne segas trunkojn, la rolo de la malnova subtenilo malfortiĝas kaj nova ekonomio ne fortiĝas, nun ni troviĝas en la periodo de ekonomia transformo. Laŭ niaj superecoj de malmultekosta laborforto, libera tereno kaj liberaj fabrikaj domoj, ni decidis disvolvon de trajtaj plantado kaj bredado, kaj en la lastaj jaroj la disvolvo estas nia ĉefa laboro."

Nun en la urbo Genhe, oni jam finkonstruis bazojn de trajta bredado de vulpoj, cervoj, kastoraj leporoj kaj aliaj, jam formiĝis relativa skalo. Sinjoro Ma Yaojun jam bredis kastorajn leporojn en 3 jaroj, komence nur pli ol 60 kastorajn leporojn sed nun lia skalo jam superis 2 600 kastorajn leporojn. Nun li dungis 4 laborantojn kaj vastigas sian fabrikan domon. Li konigis, ke la registaro de la urbo Genhe okazigis multajn trejnojn kaj ellaboris multajn favorajn politikojn por stimuli ilian disvolvon de hejma bredado.

Li diris:

"En la kuranta jaro mia produktovaloro atingos preskaŭ 130 mil juanojn de renminbi; en la estonta jaro, 300 mil juanojn de renminbi. Ĉiujare la produktovaloro duobliĝos."

1  2  3