• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-07 16:28:06    
Ŝparado, Media Protektado---Ĉinoj Agas

cri
Malŝalto de lampo, fermo de krano, orda forĵeto de papero kaj fruktoŝelo, produktado kaj uzado de energiŝparaj produktoj…nun ĉi tiuj ŝparaj kaj mediprotektaj agoj jam estas la konsistiga parto de ĉiutagaj protuktado kaj vivo de ĉinoj. Pro riĉfonta intensiĝo kaj media polucio, alportitaj de kontinua kaj rapida disvolvo de la ĉina ekonomio, ĉinoj jam konis, ke la altigo de riĉfonta utiliga proporcio kaj protekto de medio estas tre gravaj por realigi la kontinuigeblan disvolvon de la ĉina ekonomio; ili konis ankaŭ, ke ĉi tiuj rimedoj ankaŭ utilas al plibonigo de vivmedio.

Sinjoro Ding Guopei estis administristo pri regajno de eluzitaĵoj en la ĉina sudorienta provinco Zhejiang. En la lastaj 2 jaroj, lia negoco rapide disvolviĝis, li konstruigis modernan produktan linion pri regajno kaj prilaboro de uzita aluminio kaj produktado de altkvalita alumini-alojo. Ĉiujare li povas pli multe akiri pli ol 3 milionojn da juanoj de renminbi en regajno kaj utiligo de ellasita gaso naskita en la prilaboro de aluminio.

"Nun mi komprenas, ke se la metodo estas prava, eĉ ellasita gaso estas utila."

Laŭ konigo, nun en la provinco Zhejiang, jam formiĝis la bazoj pri regajno kaj utiligo de eluzitaj metalo, papero, plasto kaj vitro. Ĉiujare riĉaĵo kreita el regajnitaj ruboj povas atingi 45 miliardojn da juanoj de renminbi.

Nun iuj ĉinaj entreprenoj tre atentas reformi tradiciajn industriojn per modernaj progresintaj teknikoj por serĉi novan vojon de altigo de utiliga proporacio de energio kaj riĉfontoj. La Scienc-Teknika Zono Zhongguancun en Pekino estas titolita 'ĉina Silica Valo', en la zono troviĝas pli ol 15 000 entreprenoj. Nun, multaj entreprenoj en la zono fortigas studadon kaj ekspluatadon de energiŝparaj novaj produktoj.

La grupo Shidai estas la entrepreno kun pli ol 20-jara historio en Zhongguancun. Ĝenerala direktoro de la grupo sinjorino Wang Xiaolan sciigis raportiston, ke la grupo Shidai senĉese disvolviĝas, ĉar ĝi povas kontinue esplori kaj ekspluati altscienc-teknikajn produktojn bezonatajn de la merkato.

"La grupo Shidai portis taskon de veldado en pli ol 10 olimpikaj kampoj kaj haloj. Kompare kun tradicia veldomaŝino, niaj veldomaŝino ŝparas amason da materialoj kaj la efiko de elektroŝparo estas tre elstara, ĝenerale uzado de veldomaŝino en jaro povas ŝpari elektron je dekmil kilovatto-horoj."

Pro evidenta efiko de elektroŝparado kaj energiŝparado, produktoj de la grupo Shidai jam estis pli kaj pli multe konataj de konsumantoj.

1  2