• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-07 16:28:06    
Ŝparado, Media Protektado---Ĉinoj Agas

cri

Nun la ĉina registaro akcelas ŝparadon de riĉfontoj kaj energio kaj fortigas median protektadon. Lastatempe en kunveno pri ekspluato kaj utiligo de energio, ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan diris, ke la energiŝparado kaj mediprotektado jam estas la ĉinaj bazaj ŝtataj politikoj.

"Antaŭ la nova situacio, ni evidente elmetis praktike movi ekonomian disvolvon en la vojon de ĉiuflanka, harmonia kaj kontinuigebla disvolvo, rapidigi ŝanĝon de maniero de ekonomia kreskado, rigardi ŝparadon de energio kiel bazan ŝtatan politikon, disvolvi cirkuligeblan ekonomion, akceli produktan protektadon, rimarkinde altigi utiligan proporcion de riĉfontoj kaj en 2001 konsumo de energio en pounuo de totala enlanda produktovaloro malpliiĝos je preskaŭ 20% ol tiu en 2005."

Nun, la ĉina registaro jam aktive disvolvis energiŝparan kaj mediprotektan laboron en diversaj lokoj, kaj organike kombinis la altigon de riĉfonta utiliga proporcio kaj la median protektadon.

Tibeto troviĝas en la ĉina sudokcidenta Qinghai-Tibeta Alta-ebenaĵo, tie estas la monda plej alta loko, la sunobrilo estas sufiĉa kaj sunenergio estas tre abunda. Nun en Tibeto, ĉie vi povas vidi diversajn instalaĵojn de sunenergio. La vilaĝo Duina estas kampara kaj paŝta vilaĝo. Antaŭ 3 jaroj, la loka registaro establis elektrostacion de sunenergio tie, kaj de tiam en ĉiu tago kamparanoj kaj paŝtistoj povas disponi elektron.

Vilaĝano Basangciren diris intervjuate, ke de kiam la vilaĝo havas elektron, ilia vivo estas pli riĉa kaj oportuna.

"De finkonstruado de la elektrostacio de sunenergio en 2001 ĉiutage, ni televidas kaj uzas elektroaparatojn."

La vasta uzado de sunenergio en Tibeto ne nur plibonigis la vivon de kamparanoj kaj paŝtistoj, sed ankaŭ protektas ekologian medion de la Qinghai-Tibeta Alta-ebenaĵo.

Por ŝanĝi manieron de ekonomia kreskado, Ĉinio ankaŭ faris provpunktan laboron pri disvolvo de cirkuligebla ekonomio en iuj lokoj kaj industrioj. Respondeca pri la laboro oficisto Zhou Changyi konigis staton ĉiflanke.

"La cirkuligebla ekonomio tuŝas flankojn de ekonomia kaj socia disvolvo, estas nova koncepto kaj nova modelo de ekonomia kreskado, ĉiflanke ni ankoraŭ ne havas spertojn, ni bezonas esploron kaj akumulon de spertoj."

Sinjoro Zhou Changyi diris, ke la provpunkto celas esplori kaj resumi efikan modelon, ŝlosile gravan teknikon kaj investan kampon de la cirkuligebla ekonomio kaj serĉi spertojn por akceli la ŝtatan ekonomian kontinuigeblan disvolvon.


1  2