• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-07 16:36:24    
Ĉina kortbirda bredado influita de birda gripo

cri
Altpatogena birda gripo aperinta en ĉinaj iuj lokoj jam alportis premforton al la ĉina kortbirda bredado. Nun, Ĉinio jam tute mortigis kortbirdojn en la amplekso distanca al birdgripaj epidemiejoj je 3 kilometroj kaj vakcinas kortbirdojn en neepidemiejoj por eviti plivastiĝon. Do, kian influon la birda gripo kaŭzis al la ĉina kortbirda bredado?

Sinjoro Liu Yuxiang estas bredisto en la gubernio Heishan, nordorienta Ĉinio. En la kuranta jaro, li bredis mil kokinojn kaj ĉiutage li povis gajni ovojn je pli ol 50 kilogramoj. En la 3 monatoj antaŭ la apero de birda gripo, la kokinoj alportis al li netan profiton je 3 mil juanoj de renminbi. Estas malfeliĉe, ke sinjoro Liu loĝas en la loko distanca al epidemiejo je 3 kilometroj. Tial, en pli ol unu horo, la mil kokinoj estis tute mortigitaj.

Pro tio, Liu Yuxiang ricevis kompenson je dekmil juanoj de renminbi, donitan de la registaro.

"Mi estas kontenta pri la kompenso, vere kontenta. Nia lando alprenis la rimedon de mortigo de kortbirdoj, tio ĉefe celas sanon de homoj. Se ekzistas homoj, ni povos gajni monon. Kaj la ŝtato subtenas nin plu bredi kokinojn en la estonteco."

La kompenso donita de la registaro grade savis perdon de bredistoj. Nun sinjoro Liu Yuxiang ankoraŭ atentas la situacion de birda gripo. Li esperis, ke la registaro povos frue superregi la birdgripan epidemion kaj la familioj kun bredado de kortbirdoj kiel vivtena metodo povos frue bredi kortbirdojn kaj gajni profiton.

Ĝis la 29-a de novembro, aperis altpatogena birda gripo en 10 provincoj kaj regionoj de la ĉina ĉeftero kaj oni mortigis pli ol 20 milionojn da kortbirdoj.

Nun, Ĉinio jam decidis vakcini neinfektitajn korbirdojn en la tuta lando. Lastatempe, ĉefa veterinaro de la ĉina Ministerio pri Agrikulturo sinjoro Jia Youling esprimis, ke nun Ĉinio jam vakcinis pli ol 60% de kortbirdoj kaj kiam vakcinoj efikos, la ĉina birdgripa epidemio estos laŭgrade superregata. Por garantii efikon de vakcinado, Ĉinio ankaŭ elmetis rigoran postulon al la kvalito de vakinoj.

"Lastatempe la ĉina Ministerio pri Agrikulturo jam fortigis kontroladon al produkta kaj administra ĉeneroj de vakcinoj kaj rigore batas kontraŭleĝan produktadon kaj vendadon de vakcinoj. Ĉinio produktas vakcinojn tute laŭ postulo de 'Kodo de Internacia Animala Sano' de Internacia Oficejo de Epizootio. La oficejo multfoje esploris niajn studajn establaĵojn kaj fabrikojn de birdgripa vakcino kaj donis konfirmon al la kvalito de ĉina vakcino."

Laŭ konigo, nun Ĉinio jam difinis 9 fabrikojn de birdgripa vakcino, ilia jara produktokvanto jam superis 16 miliardojn kaj povas kontentigi la tutlandan bezonon.

1  2