• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-07 16:36:24    
Ĉina kortbirda bredado influita de birda gripo

cri

Ĉar birda gripo ankoraŭ aperas en iuj lokoj de Ĉinio, nun multlokaj agrikulturkomercaj merkatoj, inkluzive de pekinaj merkatoj, jam haltigis negocon de vivbirdoj.

La merkato de stepaj manĝaĵoj en Huhehaote, la urbo de la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio estas unu el la ĉefaj merkatoj pri agrikulturaj kaj kromaj produktoj de la urbo. Tie, nun oni ne vidas la negocon de vivbirdoj. Raportistoj vidis, ke multaj komercistoj vendas frostigajn kokojn. Kvankam ĉi tiuj frostigaj kokoj estis kvarantenitaj de higiena fako, tamen ili ankoraŭ estas malfacile vendataj.

Komercistino sinjorino Zhang Lixiang diris intervjuate:

"Antaŭe mi povis akiri du ĝis tri cent juanojn de renminbi per vendo de kokopiedoj, sed nun en unu tago mi ne vendis 2 kokopiedojn."

Influite de birda gripo, homoj reduktis konsumadon de birdaj produktoj, pri tio fakoj de la ĉina registaro, bredaj, plilaboraj kaj detale vendaj entreprenoj aktive serĉas metodojn, fortigas preventadon kaj superregadon kontraŭ birda gripo, kaj samtempe pliigas fidon de homoj pri la konsumado de birdaj produktoj.

Por efike preventi kaj superregi gravan animalan epidemion, inkluzive de birda gripo, la 21-an de novembro Ĉinio publikigis 'urĝan leĝon pri grava animala epidemio', difinis sistemon de ĉiutaga urĝa preparo, epidemikontrola raporto kaj kontraŭepidemia urĝa trakto kaj liveris sisteman garantion al rezistado kontraŭ birda gripo. Cetere, la ĉina registaro publikigis ankaŭ 9 rimedojn por subteni disvolvon de bredado.

Nun, la malfacilo de la ĉina preventado kaj superregado kontraŭ birda gripo estas, ke bredistoj troviĝas tre malkoncentraj. En la vasta kamparo, kortbirdoj multe estas breditaj laŭ familio. Specialistoj opiniis, ke ĉi tiu breda maniero estas tre malfavora al la preventado kaj superregado. Profesoro de la fakultato pri agrikultura ekonomio sub la Ĉina Popola Universitato sinjoro Zeng Yinchu diris intervjuate:

"Laŭ mallonga tempo, ni devas superregi birdan gripon. Kaj laŭ longa tempo, ni devas ŝanĝi nian bredan manieron, laŭgrade redukti malkoncentran bredon de kortbirdoj. Higiena kaj imuna postulo de grandskala breda kampo estas pli rigora ol tiu de familia bredado, kaj la ebleco de birdgripa apero grande malaltiĝas. Se aperos birda gripo en iu loko, ankaŭ la ebleco de plivastiĝo al alia loko grande malaltiĝos."

Nun, ĉinaj diversaj lokoj tutforte preventas kaj superregas plivastiĝon de birda gripo kaj reduktas influon el birda gripo al kortbirda bredado. Por malstreĉi la malfacilon de kapitala cirkulo de bredistoj, kaŭzitan pro pliiĝo de breda kosto kaj malleviĝo de venda prezo, iuj lokoj dissendis malgrandsuman garantian krediton al bredistoj. Cetere, la registaro ankaŭ stimulis entreprenojn aĉeti kortbirdojn de bredistoj en kondiĉo de produktokosta garantio kaj fari koncentre mortigon kaj vendadon por maksimume redukti perdon de bredistoj.


1  2