• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-09 15:46:18    
Ĉina mezregiona ekonomio

cri
En la ĉina ekonomia teritorio, la oriento estas la evoluinta ĉemara malferma regiono, la okcidento estas la relative malprogresinta regiono, sed stimulate de ŝtataj politikoj, ĝia ekspluata forto evidente rapide grandiĝas, nur la mezo ŝajne estus forgesita. Nun, la ĉina mezo jam konis la situacion en la ekonomia disvolvo, kaj alprenas multajn rimedojn, sufiĉe utiligas la favoran ŝancon, ke la ŝtato ekvilibrigas regionan ekonomian disvolvon kaj faras reguligon de ekonomia strukturo, rapidigas disvolvon de la regiona ekonomio.

La Nanchang-a Ekonomia kaj Teknika Ekspluatejo en la ĉina meza provinco Jiangxi estas la grava regiono pri ekonomia disvolvo de la provinco. Nun, la ekspluatejo faras kunlaboron kun najbaraj ĉemaraj provincoj en la trafika flanko por esplori novan vojon akceli disvolvon de la propra ekonomio. Vicestrino de la ekspluateja administra komitato sinjorino Deng Yuhui konigis:

"Ni ne havas havenon, en la lastaj 2 jaroj, la registaro de Nanchang elmetis la koncepton pri senhaveneco, nome konstruado de oportuna kaj rapida vojo, per la komuna trafiko kun ĉinaj urboj Shenzhen, Xiamen, Ningbo kaj Ŝanhajo, kun etendo de la oportuna kondiĉo de pasigo de ĉemaraj urboj al enlandaj urboj."

Nun la ekonomia kunlabora modelo de Nanchang-a Ekonomia kaj Teknika Ekspluatejo laŭgrade estas plivastiga en la tuta provinco Jiangxi. La provinco Jiangxi estas la ĉina ununura provinco najbara de delto de Yangzi-rivero kaj delto de la Perla Rivero. Sekve de ekonomia disvolvo kaj altgradigo de industria strukturo de ĉemara evoluinta regiono, la provinco Jiangxi firme kaptis la ŝancon, sufiĉe utiligis proprajn naturajn kaj merkatajn riĉfontojn kaj aktive akceptis industriajn formojn transmoviĝintajn el evoluintaj provincoj por disvolvi propran ekonomion.

Nun la agmanierio de la provinco Jiangxi estas la grava pensfadeno de ĉinaj mezaj provincoj pri ekonomia disvolvo.

De 2004, ĉinaj mezaj provincoj sinsekve fortigis ekonomian kunlaboron kun ĉemaraj evoluintaj lokoj. Nun, la ekonomia rondo de la delto de Perla Rivero jam radiadis al Hunan kaj Jiangxi; Anhui, Hubei kaj aliaj provincoj aktive establis kontaktiĝon kun la ekonomia rondo de Yangzi-rivero kaj Shanxi kaj Henan aktive establis intiman ekonomian kontaktiĝon kun aliaj ĉemaraj evoluintaj lokoj. Sekve de la fortigo de ekonomia kontaktiĝo inter mezaj kaj ĉemaraj evoluintaj lokoj, la ekonomia disvolvo de la ĉina mezo povas akiri pli multan helpon en tekniko kaj kapitalo, samtempe la fortigo de ekonomia kontaktiĝo ankaŭ utilas al reguligo de la industria strukturo.

1  2  3