• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-09 15:46:18    
Ĉina mezregiona ekonomio

cri

Samtempe kun tio, en la ekonomia disvolvo la meza regiono ankaŭ fortigis ekonomian kunlaboron inter diversaj provincoj de la regiono. Estro de la provinco Jiangxi Huang Zhiquan esprimis, ke en la disvolvo la industria kunlaboro inter Jiangxi kaj aliaj mezaj provincoj estas la grava flanko.

"En la agrikultura flanko, ni faris multan interkomunikon kun provincoj Hunan kaj Hubei. En la flanko de energio, duono de karboj de nia Jiangxi estis liverita de la mezaj provincoj Anhui, Shanxi kaj Henan. Multaj krudaĵoj produktitaj de Jiangxi estas liverataj al diversaj provincoj de la ĉina mezo."

Nun, en la ekonomia disvolvo, mezaj provincoj ankaŭ tre atentas la altigon de propraj konkurencaj kapabloj. De la longa tempo, la meza regiono ĉiam estas ĉina grava bazo de industrio, agrikulturo kaj energio, iuj provincoj estas ĉinaj gravaj trafikaj artikoj kaj loĝistikaj centroj. Nur en la lastaj jaroj, mezaj provincoj iom malprogresis en ekonomia disvolvo. Ekzemple, la provinco Hebei estas la provinco, kiu disvolviĝis relative frue. En 1984 la industria kaj agrikultura produktosumo okupis la 6-an lokon en la tuta lando, sed en la lastaj jaroj ĝi okupis preskaŭ la 10-an lokon.

Parolante pri rimedo, oficisto de la hubei-a registaro sinjoro Zhang Chang'er sciigis raportiston, ke gvidi pere de centraj urboj la disvolvon de najbaraj lokoj estas la efika agmaniero de la regiona ekonomia disvolvo. Wuhan, la ĉefurbo de la provinco Hubei, estis la ĉina industria bazo en la longa tempo, ankaŭ la fama komerca urbo. Tial Hubei konstruas urban ekonomian sferon el najbaraj 8 urboj, kun Wuhan kiel centro, por labordivido kaj kunlaboro. La ekonomia kvanto de la ekonomia sferon okupis pli ol duonon de la provinco Hubei.

"La tuta provinco devas subteni la disvolvon de Wuhan. Nun multaj entreprenoj transmovis siajn ĉefstabejojn al Wuhan. Samtempe oni devas fortigi konstruadon de bazaj instalaĵoj de la ekonomia sfero kaj ĉiuflankan planon kaj aranĝon de industrioj."

Zhang Chang'er sciigis raportiston, ke per la konstruado de la wuhan-a urba ekonomia rondo, formiĝos la industria situacio, ke Wuhan estos la loko kun kompaktaj esploro, ekspluato kaj tekniko, kaj najbaraj lokoj estas laborintensivaj. Tiam, pluapaŝe altiĝos la tavolo de wuhan-a industria strukturo, tial Wuhan fariĝos la centro de talentula fluo, loĝistiko, informa fluo kaj kapitala fluo.

1  2  3