• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-16 09:17:48    
Komerca Ŝanco de Talismanoj de Pekinaj Olimpikoj

cri

De la publikigo de 'Amiketoj' la talismanoj de Pekinaj Olimpikoj en la lasta monato, nun produktoj kun bildoj de 'Amiketoj' estas varme vendataj en ĉinaj ĉefaj urboj. En multaj lokoj aperis la informo, ke serio da produktoj pri 'Amiketoj' estis elvenditaj, en iuj malgrandaj urboj kaj en kamparo, pro seneco de butiko permesita vendi produktojn de Olimpikoj, multaj homoj akiris tiujn produktojn nur per poŝto el Pekino kaj aliaj grandaj urboj. Specialistoj antaŭvidis, ke serio da produktoj de 'Amiketoj' alportos cent milionojn da usonaj dolaroj al Ĉinio.

En pekina butiko, raportisto vidis, ke la butiko plenas de konsumantoj, kiuj aĉetas produktojn de 'Amiketoj'. Sinjoro Lu Lin feliĉe aĉetis la lastan produkton venditan tiutage en la butiko.

"Mi jam aĉetis kompleton por mi mem, nun la kompleto aĉetita estas por amiko en alia loko."

Fraŭlino Jiang Jin ne estas tiel bonŝanca kiel sinjoro Lu, ŝi sciigis raportiston, ke hodiaŭ ŝi ne sukcesis aĉeti vilan ludilon pri 'Amiketoj', tial ŝi prenis nur silkan skarpon kun la bildo de 'Amiketoj'.

"Mi volas aĉeti kompleton de ludiloj pri 'Amiketoj', la kompleto havas memoran signifon. Sed mi jam venis 3 fojojn, ĉiufoje vendistoj sciigis min, ke ludiloj jam estas elvenditaj."

Talismanoj de Pekinaj Olimpikoj 'Amiketoj' konsistas el 5 amindaj kaj intimaj partneroj---Beibei, Jingjing, Huanhuan, Yingying kaj Nini. Ilia muldado respektive enhavas figuron de fiŝo, pando, sankta fajro de Olimpikoj, tibeta antilopo kaj hirundo. Ligo de nomoj de la 5 amiketoj signifas en la ĉina lingvo, ke Pekino bonvenigas vin!

Aperinte Amiketoj tuj estas bonvenigataj. Ne nur ĉinoj ŝatas ilian vivecan muldadon, sed ankaŭ multaj fremdlandanoj amas la 5 amiketojn. Sinjoro Anna Allabert el Rusio diris:

"Mi tre ŝatas tiujn amiketojn, ili havas ĉinan trajton, kaj mi volas aĉeti multajn amiketojn por donaco al amikoj."

Japana sinjoro Suenaga Yuki esprimis sian amon al tiuj amiketoj:

"Amiketoj estas pli amataj ol de mi imagite, mi volas aĉeti kompleton."

Kanada sinjorino Samantha Sowassey esperis alporti amiketojn kiel donacon hejmen:

"Talismanoj de Pekinaj Olimpikoj havas 5, estas tre interese, mi ŝatas Jingjing kun la finguro de pando, kaj mi volas aĉeti amiketojn kaj donaci ilin al miaj nevoj, ili certe ŝatos."

1  2