• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-16 09:17:48    
Komerca Ŝanco de Talismanoj de Pekinaj Olimpikoj

cri

Laŭ konigo de sinjorino Wang Xiaoyan, respondeculo de pekina butiko permesita vendi produktojn de Olimpikoj, nun ekzistas pli ol 300 specoj de produktoj kun la bildo de Amiketoj. Sed ĉinoj kaj fremdlandanoj plej multe ŝatas vilan ludilon pri 'Amiketoj'. Ŝi sciigis raportiston, ke en la lasta tempo la vendado de serio da produktoj de Amiketoj estas tre ideala:

"En la pasinteco, nia taga venda sumo estis ĉirkaŭ de dekmil ĝis du dekmil juanoj de renminbi. De vendado de serio da produktoj de Amiketoj, rapide pliiĝis la venda sumo, preskaŭ en unu monato, nia ĝenerala negoca sumo estas ĉirkaŭ 10 milionoj da juanoj de renminbi, kaj la plej alta taga venda sumo superis milionon da juanoj de renminbi. Kaj nun la stato estas, ke gastoj ne povas aĉeti tion, kion ili deziras."

Nun en Ĉinio, troviĝas 28 butikoj permesitaj, kaj pli ol 160 portempaj vendaj punktoj, en Pekino, Ŝanhajo, Shenzhen, Qingdao, Nankino, Chengdu kaj aliaj grandaj urboj, oni povas aĉeti serion da produktoj de Amiketoj.

Membro de plana komitato de specialistoj pri olimpika ekonomio kaj profesoro de la komerca instituto sub Ĉina Popola Universitato sinjoro Lu Dongbin antaŭkalkulis, ke la merkata valoro de serio da produktoj de Amiketoj superos 300 milionojn da usonaj dolaroj.

"La sumo de 300 milionoj da usonaj dolaroj estis antaŭkalkulita, reference al tio, ke la profito el metiartaĵoj kaj memoraĵoj pri talismanoj de sidnejaj olimpikoj ne atingis 300 milionojn da usonaj dolaroj. Nun laŭ la ĉina stato, la nombro de transmaraj turistoj estos pli multa ol la nombro antaŭkalkulita, plus la nombro de internaj turistoj, la merkato estos pli granda ol la merkato de la sidnejaj olimpikoj, tial laŭ optimista antaŭkalkulo, la merkata valoro de Amiketoj superos 300 milionojn da usonaj dolaroj."

Sinjoro Lu ankaŭ eksplikis, ke la antaŭkalkulo enhavas nur profiton el la venda ĉenero, la potenciala valoro en la industria ĉeno grande superos la ciferon.

Laŭ konigo, pro la apero de Amiketoj koncepta akcio de Olimpikoj en la ĉina valorpapera merkato ne plu limiĝis en korporacioj pri sporta instalaĵa konstruado kaj produktado de konstruaj materialoj, iuj korporacioj, kiuj akiris rajton vendi kaj produkti produktojn de Amiketoj, estas atentataj.

Por pli bone ekspluati la merkaton, Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj jam alprenis leĝon kaj aliajn rimedojn kaj protektis intelektan proprieton de Amiketoj. Nun ankaŭ ĉinaj leĝplenumaj fakoj fortigas batadon kontraŭ la ago atencanta intelektan proprieton de Amiketoj por garantii, ke Amiketoj akiru plej grandan merkatan profiton.


1  2