• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-20 17:26:33    
Granda komerca ŝanco de Pekinaj Olimpikoj

cri
En 2005, Ĉina Nacia Petrola Korporacio, la korporacio Hai'er, UPS kaj aliaj, multaj monde famaj entreprenoj sinsekve aliĝis en la vico de aŭspiciaj entreprenoj. La Internacia Komitato de Olimpikoj optimiste antaŭkalkulis, ke Pekinaj Olimpikoj eblege fariĝos la Olimpikoj kun'plej multa profito'.

De funkciado de la plano de merkata ekspluato de Pekinaj Olimpikoj en septembro de 2003, entreprenoj aktive faras aŭspiciadon al la Olimpikoj. En la lasta jaro, Volkswagen (Ĉinio), Ĉina Banko, Ĉina Petrola kaj Kemia Korporacio kaj aliaj, sume 7 entreprenoj la unuaj fariĝis la partneroj de la Pekinaj Olimpikoj. En la kuranta jaro, la organiza komitato de Pekinaj Olimpikoj sukcese subskribis kunlaboran interkonsenton kun Ĉina Nacia Petrola Korporacio, Korporacio Johnson kaj Korporacio de Propraĵa Asekuro de Ĉina Popola Asekura Korporacio, pro tio, la nombro de kunlaboraj partneroj de Pekinaj Olimpikoj jam atingis dek, kaj la organiza komitato de Pekinaj Olimpikoj glate finis ellaboritan kolektan celon.

En la fino de la lasta marto, la organiza komitato de Pekinaj Olimpikoj funkciigis la 2-a-tavolan planon pri aŭspiciaj komercistoj. En la lasta pli ol duona jaro, la organiza komitato de Pekinaj Olimpikoj jam sukcese subskribis trakton kun UPS, Hai'er kaj aliaj, sume 7 entreprenoj. La 12-an de decembro, la 3-a-tavola plano estas oficiale funkciigita, tio signifas, ke la laboro de vendo kaj aŭspicio de Pekinaj Olimpikoj baldaŭ finiĝos.

La konkreta sumo aŭspiciita de entreprenoj al Pekinaj Olimpikoj rilatas al komerca sekreto, pro tio la sumo ne estis publikigita, sed laŭ konigo de estro de la ekspluata fako de la organiza komitato de Pekinaj Olimpikoj, sinjoro Yuan Bin, aŭspicia sumo el iuj kunlaboraj partneroj eĉ superis aŭspician sumon el tutmondaj kunlaboraj partneroj de la Internacia Komitato de Olimpikoj. Laŭ konigo, de la komenco de la plano de tutmondaj kunlaboraj partneroj de la Internacia Komitato de Olimpikoj en 1985, la unua kosto de tutmondaj kunlaboraj partneroj de la Internacia Komitato de Olimpikoj jam superis 65 milionojn da usonaj dolaroj, sed komence la kosto estis 4 milionoj da usonaj dolaroj. Tio signifas, ke aŭspicia sumo el iuj kunlaboraj partneroj de la organiza komitato estas ne malpli ol ĉi tiu sumo.

1  2