• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-20 17:26:33    
Granda komerca ŝanco de Pekinaj Olimpikoj

cri

Kiel unu el la 3 grandaj subteniloj de la plano de olimpika merkata ekspluato, la projekto de licenco estas, ke la organiza komitato rajtigis entreprenojn produkti kaj vendi produktojn kaj memoraĵojn kun signo de Olimpikoj. Yuan Bin konigis, ke la rajtigitaj entreprenoj pagas koston pri la rajto de licenco al la organiza komitato de Pekinaj Olimpikoj, laŭ preskaŭ 10% de enspezo el produktoj, kaj la mono rekte estos uzata por la preparado de Pekinaj Olimpikoj.

En la peto de la Olimpikoj, oni antaŭkalkulis, ke la enspezo el licencokosto estus 70 milionoj da usonaj dolaroj. Yuan Bin esprimis, ke konsiderante tion, ke la vera venda pinto aperas en la okazigojaro de Olimpikoj, plus la ĉina merkata reala stato, atingo de la celo ne estas problemo.

Cetere, prezidanto de merkata ekspluata komitato sub la Internacia Komitato de Olimpikoj informis, ke pro la Pekinaj Olimpikoj en 2008, la 6-a plano de tutmondaj kunlaboraj partneroj de la Internacia Komitato de Olimpikoj estas la plej varma en financa flanko en la historio, la kolektita aŭspicia sumo el 11 korporacioj atingis 866 milionojn da usonaj dolaroj, pli multe je 31% ol tiu de la 5-a plano.

Laŭ financa buĝeto kiam Ĉinio petis la okazigon de Olimpikoj en 2008, la enspezo de Pekinaj Olimpikoj atingos 1,625 miliardojn da usonaj dolaroj, la elspezo estos 1,609 miliardoj da usonaj dolaroj kaj profito estos preskaŭ 16 milionoj da usonaj dolaroj. Pro la usona evento 'Septembo, 11" kaj la sarso en 2003, la organiza komitato de Pekinaj Olimpikoj jam aldonis buĝeton en flankoj de sekura garantio de Olimpikoj kaj higieno kaj kuracado. Plenuma vicprezidanto de la organiza komitato de Pekinaj Olimpikoj sinjoro Jiang Xiaoyu esprimis, ke iom pliiĝis la buĝeta elspezo ol tiu en la peto, sed la funkcia kosto de Pekinaj Olimpikoj ne superos tiun de la Atenaj Olimpikoj. Samtempe, pro la sukcesa merkata ekspluato, tio estas absolute ne problema, ke oni garantios la profiton je 16 milionoj da usonaj dolaroj.

Kial troviĝas tiel granda komerca ŝanco en Pekinaj Olimpikoj? Eksĝenerala direktoro pri merkato de la Internacia Komitato de Olimpikoj Michael Penn opiniis, ke tio estas la certeco kadre de tio, ke la ĉina ekonomio troviĝas en altrapida kreska periodo kaj Olimpikoj unuafoje okazos en Ĉinio.

Michael Penn diris: "Mi timas, ke en la estonteco, Olimpikoj ne havos tian influan forton."


1  2