• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-26 16:19:50    
Sun Mingshan kaj lia 'verda banko'

cri
"Ni plantis arbojn jam 6 ĝis 7 jarojn, sed estas malfacile planti arbojn, la ŝlosila punkto estas manko de akvo. Multaj arboj jam kreskis je la dikeco de manradiko, pro manko de akvo, ili mortis. Pro tio, mia pliaĝa frato estas tre korŝirita."

Ĵus diris la pli juna fratino de Sun Mingshan. Sinjoro Sun Mingshan aĝas 57 jarojn. Li ne estas la homo naskita kaj kreskinta sur la stepo, sed de kiam li venis al la stepo Hulunbei'er antaŭ pli ol 30 jaroj, li havas profundan amon al la stepo. Pli ol 30 jaroj pasis, sur la stepo li edziĝis, kreis sian aferon kaj guvernis posteulojn. Hodiaŭ, li prenis 5 mil muojn da sablotero, plantas arbojn sur la sablotero por preventi sabloventon.

La stepo Hulunbei'er havas la areon je 100 mil kvadrataj kilometroj, ĝi troviĝas en la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, estas unu el la 3 mondaj famaj stepoj, ankaŭ la plej granda stepo de Ĉinio. la ekologia pozicio de la stepo Hulunbeier estas tre grava. Ĝi estas la ekologia ŝirmilo de la ĉina nordo, kaj rekte rilatas al la ekologia sekureco de ĉinaj nordoriento kaj nordo.

Pro natura, historia kaj homa faktoroj, en la lastaj jaroj aperis sabliĝo en iuj lokoj de la stepo Hulunbeier. Nun, ekzistas 3 sablaj bendoj kaj la areo de sablotero superis 880 mil kvadratajn hektarojn. Tial, plantado kaj kontrolado de sabliĝo estas la grava laboro de protektado de la stepo Hulunbeier.

"Gvidanto de arbarkultura fako diris al mi: 'Sun, vi prenu teron por plantado.' "

Tiel, Sun Mingshan eksigis si el antaŭa laboro, prenis la sabloteron de 5 mil muoj, propre konstruis domon en la stepo, sen aliaj homoj ĉirkaŭe, kaj ekplantis arbojn por regi la sabliĝon.

"Virinoj estas malkuraĝaj, por eliri el la domo, mi devas rigardi ĉien, tre timas.Mi ne kuraĝas iri sola al la ĝardeno de arboj, mi devas kunkonduki hundojn, almenaŭ 4 aŭ 5 hundojn. Sed mia pliaĝa frato loĝas ĉi tie jaro post jaro."

"Sen elektro kaj sen akvo ĉi tie, loĝado ĉi tie similas al tiu en malliberejo. Komence, mi estis malkutima, mi jam ĉesigis fumadon antaŭ 4 jaroj, sed ĉi tie mi refoje fumas. Precipe en vintro, la nokto estas tre longa kaj malvarma, en la plej malvarma tempo la temperaturo estas pli ol 40-gradoj sub nulo. Nun mi jam estas kutima."

1  2