• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-26 16:19:50    
Sun Mingshan kaj lia 'verda banko'

cri

Decidante prenon de la sablotero, Sun Mingsan imagis multajn malfacilojn, sed la reala stato longe superis tion, kion li imagis.

"Mia naskoloko estas en Shandong-provinco, mi vidis, ke oni bone kaj facile faras plantadon. Mi ne atendis tion, ke la sablo ĉi tie tute ne povas konservi akvon. Mi aĉetis arbidojn el la nordorienta regiono, laŭ metodo de plantado de legomoj mi plantis arbidojn, sed fine la arbidoj tute mortis."

Vidante mortintajn arbidojn en la sablotero, Sun Mingshan estis tre korŝirita. Sed li havas nevenkeblan forton, kun la kuraĝeco de nordorientanoj, li provis foje kaj refoje…, finfine li trovis la metodon de plantado de arbidoj en sablotero.

"Mi trovis, ke arboj povas kreski bone tie, kie herboj ne kreskas. Kie ekzistas herboj, mi fosis, sed en metroprofunda tero, mi ne vidis malsekan teron, sed kie ne ekzistas herboj, mi fosis unu pioĉon, aperis malseka tero."

La metodo estis trovita, sed alia malfacila problemo aperis antaŭ Sun Mingshan.

"Estas malfacile por ni lavi manojn, la akvo estas nigra. Ni ne povas akiri akvon el la puto ĉi tie, ni posedas akvovazegon, ni akiris akvon ekstere. Mi tre ŝparas akvon."

Trosekeco kaj manko de akvo estas la plej granda problemo de Sun Mingshan. Por solvi la problemon de akvo, Sun Mingshan aĉetis fosmaŝinon, propre desegnis ilon por akiri akvon, ĉiutage li bezonas akiri akvon en loko distanca je pluraj lioj.

Por planti arbojn, aĉeti arbidojn kaj instalaĵojn, Sun Mingshan vendis sian domon kaj pli ol cent ŝafojn. En la lastaj jaroj, lia persona investo jam superis 500 mil juanojn de renminbi. Pri tiel granda investo, li nur ridis, dirante:

"Ne gravas, ne gravas. Ni geedzoj manĝas nur pli ol dek sakojn da tritika faruno, mi persone plantas legomojn. Mi esperas, ke plantitaj arboj povu vivi kaj la sablotero povu verdiĝi!"

Nun, Sun Mingshan jam plantis pli ol 600 mil arbojn, la arteforstuma areo superis 2 mil muojn kaj persona arbida areo atingis 3 cent muojn. Malaperis la pasinta blanka sablo, verdaj arbaroj estas la nova vidindaĵo en la stepo Hulunbeier. Rigardante la verdajn arbojn, ŝajne vidante proprajn knabojn, Sun Mingshan ridas:

"Estas ĝojige, ke nun verdiĝis ĉi tiu loko. Antaŭe, estis blanka sablo ĉi tie."


1  2