• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-28 16:29:52    
Transmara disvolva vojo de Yutong

cri
En novembro de 2005, nova luksa pasaĝera aŭto startis de haveno en ĉina norda urbo Tianjin kaj iris al Usono, tio rompis la kutimon, ke ĉina pasaĝera aŭto ne povas eniri en merkatojn de eŭropaj kaj amerikaj evoluintaj landoj. En 2006, 100 similaj pasaĝeraj aŭtoj estos transportitaj al Usono. La entrepreno, kiu produktis la luksajn pasaĝerajn aŭtojn, estas la ĉina plej granda fabriko de grandaj kaj mezgrandaj pasaĝeraj aŭtoj, Akcia Limigita Korporacio de Pasaĝera Aŭto Yutong, Zhengzhou. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ, ni konigos al vi staton de la korporacio pri altigo de konkurenca kapablo kaj vastigo de transmara merkato.

Antaŭ pli ol dek jaroj, la korporacio estis senfama aŭta fabriketo. Tiam, ekzistis miloj da tiaj aŭtaj fabrikoj. Komence, la korporacio Yutong nur povis produkti pli ol dek specojn de normalaj aŭtaj tipoj. Sed dank' al klopodado de homoj de Yutong, ili vendas siajn produktojn al Rusio, Egiptio, Irano, Kubo kaj aliaj, preskaŭ 30 landoj kaj regionoj, interalie, estas plej malfacile, ke ili vendis pasaĝerajn aŭtojn al la usona merkato.

Tio estas monde konata, ke usona enmerkatiĝa teknika normo de pasaĝera aŭto estas alta, ĝis nun, malmultaj pasaĝeraj aŭtoj produktitaj de Eŭropo, Japanio kaj Korea Respubliko eniris en la usonan merkaton. Por la korporacio Yutong, eniro en Usonon estas fino de granda programo.

Ricevinte mendilon el Usono, laborantoj kaj teknikistoj de la fako de plivastigo en ekstera merkato sub la korporacio Yutong unue studis koncernajn difinojn kaj teknikajn normojn de la usona Departemento pri Trafiko. Speciala komisaro por Ameriko sinjoro Zhang Yaowu konigis:

"La libro pri koncernaj difinoj de la usona Departemento pri Trafiko havas preskaŭ 760 paĝojn, mi tradukis la libron unu monaton, unue komprenis kaj lernis usonajn koncernajn postulojn por konsideri usonan normon pri la programo en nia desegnado de produktoj."

Efektive, la premforto el la usona merkato ne nur ekzistas en la leĝa flanko, kultura koncepto, konsuma kutimo kaj la alta kosto estas la provo antaŭ desegnistoj. 28-jaraĝa inĝeniero Zhu Yongsheng partoprenis en la tuta procezo de la programo, li sciigis raportiston, ke nun desegno jam estas la grava venda punkto en la merkato de pasaĝera aŭto. Firmeco, daŭremo, sekureco, progresinteco de instalaĵoj kaj aliaj faktoroj rekte influas la vendan kvanton de pasaĝeraj aŭtoj.

"Usona postulo en la sekura flanko estas severa."

1  2