• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-28 16:29:52    
Transmara disvolva vojo de Yutong

cri

Dank' al 16-monata klopodado, grupo pri la programo finfine esploris kaj faris pasaĝeran aŭton konforman al la usona merkato. La ekspluato de pasaĝera aŭto al Usono ne estas la ununura rekordo, kreita de la korporacio Yutong. En 2005, 400 pasaĝeraj aŭtoj produktitaj de Yutong estis eksportitaj al Kubo, ĉifoje la nombro de unua amaso da pasaĝeraj aŭtoj, eksportitaj el Ĉinio, estas plej multa. En la unua duono de 2005, la venda enspezo de transmara merkato atingis 37 milionojn da usonaj dolaroj kaj preskaŭ sepobliĝis ol tiu en la sama periodo de 2004. Nun, la korporacio Yutong jam estas la plej granda produkta bazo de pasaĝera aŭto en Azio. Ĝenerala sekretario de Asocio de Aŭta Industrio de la ĉina provinco Henan sinjoro Liu Xiaoming sciigis raportiston, ke la sukceso de Yutong en transmara merkato multe profitis de progresintaj teknikoj.

"Yutong ne nur lernis progresintajn teknikojn kaj administrajn spertojn de unu el internaciaj plej famaj magnatoj, sed ankaŭ tre sukcese kaj efike tenis sendependecon de propraj markoj kaj teknikoj, tio estas tre kara. Yutong estas la sukcesa modelo en la ĉina aŭta industrio."

La magnato, menciita de sinjoro Liu, estas unu el la mondaj 500 potencaj korporacioj, germana Komerca Aŭta Limigita Korporacio MAN. En 2002, la korporacio Yutong kaj la korporacio MAN investis 320 milionojn da juanoj de renminbi, fondis kunkapitalan korporacion kaj kune instalis teknikan centron en germana Munkeno.

Lernante eŭropajn progresintajn teknikojn, Yutong atentas esploron kaj ekspluaton de propraj teknikoj. Nun, Yutong jam posedas la ununuran ŝtatan teknikan centron kaj la unuan scienc-studan stacion de postdoktoroj de la ĉina industrio de pasaĝera aŭto. Ĉiujare la korporacio investis 4% de jara venda sumo por ekspluati kaj studi produktojn, kaj ĉi tiu proporcio alproksimiĝis la investan nivelon de internaciaj progresintaj aŭtaj entreprenoj. Nun, Yutong jam akiris pli ol 90 patentojn.

Rigardante teknikon kiel la kernan konkurencan forton de entrepreno, la korporacio Yutong rigardas postvendan servadon kiel etendon de kvalito. Estro de la transmara fako sub la korporacio Yutong sinjoro Wang Junwen diris:

"Aŭtoj, inkluzive de pasaĝeraj aŭtoj, havas multan diferencon ol aliaj produktoj, la postulo de postvenda servado estas tre severa. Nia grupo Yutong tre atentas la postvendan servadon. Nun, ni jam instalis oficejojn eksterlande, fondis bankon de pecoj kaj sendis homojn por merkata plivastigo, postvenda servado kaj administrado de pecoj ekstere."

La grava celo de Yutong estas, ke dank' al 5-jara ĝis 7-jara klopodado, la negoca enspezo atingu 30 miliardojn da juanoj de renminbi kaj eniros en la vicon de unuaj 5 entreprenoj de pasaĝeraj aŭtoj en la mondo.


1  2