• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-28 16:34:29    
Ĉinkapitalaj bankoj aktive disvolvas personan financon

cri

Laboranta en turisma agentejo sinjoro Qiao Wei ofte veturis eksterlanden. Antaŭe, li ofte monŝanĝis partan fremdan valuton aŭ eksterlanden monŝanĝis monon de renminbi, sed ĉi tiu maniero havas multajn maloportunojn, ĉar laŭ koncerna difino de Ĉinio, ekzistas limigo de sumo de mono kiam oni el-aŭ en doganejiĝas, samtempe, preno de amaso da monbiletoj estas ne sekura. Tial, li konsideras solvon de la problemo per banko.

"Pro la laboro kaj la amo al turismo, ŝancoj ekster lando estas relative multaj, preno de mono el Ĉinio estas relative maloportuna kaj per kredita karto konsumo eksterlande estas oportuna, tial mi volas posedi kreditan karton uzatan internacie."

Rilate al la postulo de sinjoro Qiao, nun multaj ĉinkapitalaj bankoj kreis la negocon de transteritoria konsumo de kredita karto. Tio estas la grava paŝo de ĉinkapitalaj bankoj pri plibonigo de serva maniero kaj pliigo de servaj specoj post eniro de multaj eksterkapitalaj bankoj en Ĉinion. Por trakti konkurencon el eksterkapitalaj bankoj, ĉinkapitalaj bankoj jam ŝanĝis la antaŭan administran koncepton pri atento al livero de kredito al grandaj entreprenoj, ekmarŝis al la merkato de persona financo, kiu havas grandan potencialan forton. Direktoro de fako pri persona financo sub la pekina filio de Ĉina Trafika Banko sinjoro Liang Shuang sciigis raportiston, ke klientoj, kiuj posedas 'kreditan karton de 2-specaj monoj' de la banko, ne nur povas fari konsumon eksterlande, sed ankaŭ povas eviti maloportunon el monŝanĝo.

"Per ĉi tiu karto, oni povas fari konsumon en aŭ ekster Ĉinio. Se oni faras konsumon ekstere, oni povas pagi monon de renminbi en Ĉinio."

La transteritoria konsuma negoco nur estas unu el la novaj negocoj de ĉinkapitalaj bankoj, nun ĉinkapitalaj bankoj sinsekve kreis la 'servadon de persona financa administrado', tio signifas la transformon de disvolva strategio de ĉinaj bankoj.

En Ĉinio, ne nur ŝtataj grandaj komercaj bankoj, sed ankaŭ urbaj komercaj bankoj sinsekve instalis specialan 'domon de la negoco' en propraj negocaj retoj, kreis diversajn specojn. Sinjoro Liang Shuang eksplikis tion.

"Ekzemple, nun kliento havas liberan monon, ni sciigos lin, kiam investo al fonduso estas taŭga, kia asekura produkto li devas aĉeti. Ĉi tiuj servadoj estas multaj."

Pro la senĉesa riĉiĝo de negoco de persona financo, bankoj laŭgrade ŝanĝis sian antaŭan figuron de 'deponejo' kaj 'monelprenejo' en la publiko, ili laŭgrade fariĝis la tereno por, ke loĝantoj altigu vivkvaliton kaj realigu tenon kaj pliigon de valoro de persona kapitalo. Zhao Xijun, profesoro de Financa kaj Valorpapera Instituto sub Ĉina Popola Universitato analizis la fenomenon. Li montris, ke laŭ la disvolvo de bankoj en la mondo, la negoca speco disvolviĝis de unikigo al plurigo, tio estas la ĝenerala disvolva tendenco.

1  2