• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-28 16:34:29    
Ĉinkapitalaj bankoj aktive disvolvas personan financon

cri

Samtempe kun tio, sekve de la disvolvo de bankoj, livero de kredito al entreprenoj jam ne povas kontentigi bezonon de bankoj. Nun, negoco de persona financo de City Grupo, Hongkong-Ŝanhaja Banka Korporacio kaj aliaj translandaj financaj grupoj jam okupis pli ol 40% de sia negoca totala sumo, sed tiu de ĉinkapitalaj bankoj nur okupis preskaŭ 10% de sia negoca totala sumo. Zhao Xijun diris, ke la granda merkato kaj industria konkurenco akcelis ĉinkapitalajn bankojn disvolvi personan financon.

"Sekve de la disvolvo de financa merkatigo kaj senĉesa altigo de enspezo de loĝantoj, iuj negocoj, kiujn antaŭe loĝantoj persone faris per kontanta mono, nun bezonas liveron de bankoj per la maniero de persona financo. Kaj la konkurenco inter financaj instalaĵoj estas la alia grava faktoro."

Laŭ statistiko, nun la deponaĵo de ĉinaj loĝantoj jam superis 13 mil miliardojn da juanoj de renminbi, tio liveris grandan komercan ŝancon por la disvolvo de persona financo de bankoj. Sed, nun specoj de persona financo, liverataj de ĉinkapitalaj bankoj, estas tre limigitaj, la ĉefa speco estas, ke bankoj liveras proponon kaj klientoj elektas la manieron por trakti sian kapitalon. Specialistoj opiniis, ke en la estonteco, ĉinkapitalaj bankoj bezonos pluapaŝe fortigi la negocon, ke klientoj rajtigu bankojn en kelka amplekso trakti ilian kapitalon, nome bankoj fariĝu 'mastrumanto' de klientoj. Parolante pri tio, ĝenerala direktoro de fako de persona financo sub Ĉina Banko sinjoro Yue Yi diris:

"En la estonteco, per specialistoj kaj investaj produktoj, ni laŭgrade transiros en la periodon de persona kapitala administrado unu al unu."

Depende de propra forto disvolvante la personan financon, ĉinkapitalaj bankoj klopodas por enkonduki progresintajn konceptojn kaj spertojn de internaciaj financaj instalaĵoj, por altigi propran kapablon. En junio de 2005, Ĉina Konstrua Banko kaj Banko de Ameriko subskribis strategian investan interkonsenton. Tiam ĝenerala direktoro de Ĉina Konstrua Banko sinjoro Guo Shuqing esprimis, ke unu el la gravaj celoj de la kunlaboro estas fortigi personan financon de la konstrua banko. Kiel la ĉina ŝtata granda komerca banko, kiu plej frue enkondukis eksteran strategian investanton, Ĉina Trafika Banko jam disvolvis esencan kunlaboron kun Hongkong-ŜanhajaBanka Korporacio sur la kampo de persona financo. Direktoro de fako pri persona financo sub la pekina filio de Ĉina Trafika Banko sinjoro Liang Shuang diris:

"Post kunkapitaligo kun HSBC, Ĉina Trafika Banko finis sian strategian transformon, ĝi ŝanĝiĝis de la banko kun negoco por entreprenoj kiel la ĉefa negoco al la banko kun detala negoco kiel la ĉefa negoco. "

La kunlaboro inter ĉinkapitalaj kaj eksterkapitalaj bankoj estas reciproke utila kaj reciproke favora, el la kunlaboro ĉinkapitalaj bankoj povas akiri progresintajn teknikojn kaj administrajn spertojn, kaj eksterkapitalaj bankoj povas akumuli spertojn pri disvolvo en Ĉinio. Laŭ koncerna promeso ĉe la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, en la fino de 2006 Ĉinio malfermos la personan negocon de renminbi al eksterkapitalaj bankoj, tiam, en egala kondiĉo, ĉinkapitalaj kaj eksterkapitalaj bankoj disvolvos konkurencon kaj ĉinaj konsumantoj estos la finfinaj profitantoj.


1  2