• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-05 17:24:10    
Spertoj de 2 taiwan-aj komercistoj pri negoco de kafo

cri
Parolante pri spertoj en la negoco de kafo, taiwan-aj komercistoj Huang Daoping kaj Zhuang Songlie, kiuj administras kafan negocon en Pekino, opiniis, ke antaŭ konkurenco el grandaj kafaj ĉenrestoracioj, malgrandigo kaj delikatigo estas la venka ŝlosila punkto de individua investo al kafa restoracio.

Sekve de la rapida disvolvo de la ĉeftera ekonomio kaj la oftegiĝo de internacia interfluo, la kafa konsumo en la ĉeftero montras bonan perspektivon. Laŭ statistiko, en la ĉeftero la nombro de potencialaj konsumantoj de kafo preskaŭ estas 200 milionoj ĝis 250 milionoj, kaj sama kun la merkato de Usono, la unua granda konsuma lando de kafo en la mondo. Nun, la konsumo de loĝantoj en la ĉeftero ankoraŭ ne estas granda, sed la pliiĝa tendenco estas tre vidinda, la jara kreska proporcio de kafa konsumo estas 15%, sed la monda jara kreska proporcio estas nur 2%.

"La kafa konsumo alfrontas defion el centjara tradicio de trinko de teo, tial la unua tasko de administristoj estas kultivo kaj kreo de la merkato." Tion Huang Daoping diris.

En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, Huang Daoping faris esploron en Pekino, tiam pekinanoj ne konis kafon, nun jam ekzistas unuapaŝa amaso, tio montris, ke en la ĉeftero la kultivebla spaco de kafo estas relative granda.

Huang Daoping estas la unua homo, kiu faras kafan trejnon en la ĉeftero. En 2000 en Pekino, li kreis la unuan kafan trejnan lernoĉambron de la ĉeftero, ĝis nun li jam trejnis pli ol 600 lernantojn, li ankaŭ liveris al taiwan-aj amikoj diversajn informojn kaj proponojn pri malfermo de kafa restoracio en la ĉeftero, homoj titolas lin 'instruisto sinjoro Huang'.

Formiĝis la unuapaŝa merkato, oni devas fari ekzaktan difinon de la loko en la merkato. Pri tio, sinjoro Zhuang Songlie montris, ke nun en la ĉeftero kafa restoracio ankoraŭ troviĝas en la periodo de kopio kaj imito, estas malmultaj la kafaj restoracioj kun krea ideo.

1  2