• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-05 17:24:10    
Spertoj de 2 taiwan-aj komercistoj pri negoco de kafo

cri

En 1997 en Pekino, sinjoro Zhuang kreis la kafan restoracion nomitan 'Diaokeshiguang', laŭgrade la kafa restoracio estas fama, kaj nun ĝi jam fariĝis la kampo, kie lernantoj, intelektuloj kaj artistoj kolektiĝas, nun en Pekino troviĝas 4 filioj.

Laŭ Zhuang, la sukceso fontas en la ekzakta difino de la loko. Liaj kafaj restoracioj multe troviĝas ĉe universitatoj, kaj kun la rajtoj de librejo kaj filmejo, liaj kafaj restoracioj fariĝis la kultura kaj amuza spaco. La kultura temo estas la administra koncepto de 'Diaokeshiguang', sinjoro Zhuang ofte okazigis publikigon de novaj libroj, filmajn kursojn kaj aliajn kulturajn aktivadojn en kafaj restoracioj, tial kafaj restoracioj plenas de kultura atmosfero.

La du taiwan-aj komercistoj opiniis, ke la plej granda malfacilo de administrado en Pekino estas multekosta rento. Tial, por malgrandaj kaj mezgrandaj kafaj restoracioj, oni devas klopodi por delikatigo kaj individuigo. Ili opiniis, ke garantiante la kvaliton de kafo, oni bezonas zorgeman ornamon kaj kreis komfortan kaj romantikan atmosferon. Ĉar multgrade la konsumo de kafo estas la konsumo de sento, kulturo kaj moderno, tial la kultura atmosfero estas la grava faktoro.

Ankaŭ la amuza kaj kombina administrado estas la bona strategio. Sinjoro Huang Daoping diris, ke la ĉeftero estas vasta, administristoj devas kombini kafon, manĝaĵojn, trinkaĵojn, librojn kaj filmojn laŭ konkretaj statoj de diversaj lokoj kaj krei kulturon de kafa restoracio konforma al la loko.


1  2