• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-11 16:11:19    
Stepaj gvardioj

cri
La ĵus aŭdita kanto estas peco el la propre mongola parola kaj kanta ĝenro---Haolaibao. Haolaibao signifas 'kanti lige', multe estas improvizaĵo, la muziko estas orda, la ritmo flua, la lingvo facile komprenebla, facile memorebla kaj facile kantebla. La enhavo de Haolaibao rilatas ĉefe al produkto kaj vivo de homoj. En la ĉina Interna Mongolio, ne nur artistoj, sed ankaŭ ordinaraj kamparanoj kaj paŝtistoj povas improvize kanti. Karaj aŭskultantoj, vi certe ne povas imagi, ke hodiaŭ ĝuste per Haolaibao mongolnacieca Chen Jirimutu propagandas median protektadon.

"Laŭ trajtoj de nia nacimalplimulto, mi uzas la manieron Haolaibao por fari propagandadon. Ni mongoloj tre ŝatas la manieron Haolaibao, tial per la maniero mi propagandis median protektadon, tre bonvenigate! Enhavo de Haolaibao rilatas al protektado de malseka tero, birdoj kaj mediprotekta leĝo."

Sinjoro Chen Jirimutu estas estro de la protekta stacio Wulannuoer sub la ĉina ŝtata natura parko de la lago Dalai. La ŝtata natura parko de la lago Dalai troviĝas en la granda stepo Hulunbeier en la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. La stepo Hulunbeier estas unu el la 3 mondaj famaj stepoj, ankaŭ la plej granda stepo de Ĉinio. La areo de la stepo estas cent mil kvadrataj kilometroj.

Pri la origino de stepo Hulunbeier, cirkulas ĉi tiu bela legendo. Antaŭ longa longa tempo, ekzistis geamantoj en kuraĝa tribo en la stepo, la fraŭlino nomiĝis Hulun, ŝi estis bela, bonkora, lerta en kanto kaj danco; la fraŭlo nomiĝis Beier, li estis kuraĝa kaj sana, lerta en rajdado kaj ĉasado. Iutage, diablo venis kaj vidante la feliĉan vivon de homoj en la stepo, eviis kaj decidis detrui la stepon, de kiu homoj vivas depende. Por savi la stepon, fraŭlino Hulun kaj fraŭlo Beier brave batalis kontraŭ la diablo. Fine, Hulun faris el si riveron kaj dronigis la diablon, ŝia amanto Beier kuraĝe ĵetis sin en la riveron por vivi kun ŝi ĉiam. Tial, ili fariĝis du riveroj, Hulun kaj Beier kaj humidigis la stepon kaj nutris siajn posteulojn generacio post generacio. Tial, la stepo nomiĝas 'Hulunbeier'. Sinjoro Wu Junjun, laboranta en la mediprotekta buroo de la urbo Hulunbeier, diris, ke de miloj da jaroj, kiel karesa kaj senegoisma patrino, la stepo Hulunbeier guvernas popolanojn ĉi tie.

"La ekologia pozicio de la stepo Hulunbeier estas tre grava, la stepo estas la grava ekologia ŝirmilo de la ĉina nordo, kaj ĝi rekte rilatas al la ekologia sekureco de la ĉinaj nordorienta kaj norda regionoj."

Sinjoro Wu Junjun konigis, ke por ke posteuloj povu ĝui la impone belan vidindaĵon " Senlimaj estas la ĉielo kaj la stepomar' , kliniĝas herboj en la vent' kaj viglas bov-ŝafar'." En 1986, la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio fondis naturan parkon de la lago Dalai. Ĉi tiu estas la ŝtata natura parko, oni instalis 4 protektajn staciojn en la parko, la protekta stacio Wulannuoer estas unu el ili. Chen Jirimutu jam laboras tie pli ol dek jarojn.

1  2