• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-11 16:11:19    
Stepaj gvardioj

cri

"Nia administra areo superis 2 400 kvadratajn kilometrojn. La stacio havas nur 4 laborantojn, kaj la laboro estas propagandado, observado kaj registrado."

Por ĉiutage fari precizajn observadon kaj registradon, la 4 laborantoj loĝas en la protekta stacio. La 4 homoj alternas, meznombre unu laboras 3 semajnojn monate en la stacio, ili povas ripozi hejme nur unu semajnon. La protekta stacio ekzistas en la vasta stepo, sen homoj en najbaraj lokoj je dekoj da lioj. Parolante pri la labora medio, gvidanto de la gubernio, kie la protekta stacio Wulannuoer ekzistas, Bater diris:

"La kvalito de akvo de la stacio estas malbona, ankaŭ mankas freŝaj legomoj tie, la telekomunika signo estas ne bona kaj la trafiko estas ne oportuna, sed la laboro devas esti farita."

Krom ĉiutagaj observado kaj registrado, la 4 laborantoj faras inspekton almenaŭ unu fojon en monato. Kiam ili faras inspekton, unu laboranto plu observas kaj registras la median staton en la stacio, la aliaj 3 laborantoj per ĉevalo aŭ motorciklo faras inspekton al la senlima stepo, unuflanke, ili faras inspekton, aliflanke, ili faras registron. Kiam ili estas soifaj aŭ malsataj, ili prenas kunportitan manĝaĵon kaj trinkas akvon; kiam ili estas lacaj, ili ripozas en la stepo. Kiam ili renkontas paŝtistojn, ili parolas kun la paŝtistoj, ne nur por kompreni staton, sed ankaŭ por propagandi median protektadon.

Dank' al multjara propagandado, nun, la mediprotekta koncepto de paŝtistoj multe altiĝis. Ofte paŝtistoj sendis vunditan birdon al la protekta stacio. Chen Jirimutu ĝoje sciigis nin, ke antaŭe ruĝkrestaj gruoj restis nur kelkajn tagojn en la stepo kaj jam flugis al alia loko. Sed de 2004, ruĝkrestaj gruoj jam loĝas ĉi tie. Cetere, aliaj 109 specoj da birdoj loĝas. Chen Jirimutu diris:

"Se loĝantoj ne partoprenus en la protektado, nur ni 4 homoj certe ne povus fari median protektadon."


1  2