• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-13 13:09:44    
Jaraj ekonomiaj personuloj montris novan brilan punkton de ĉina ekonomio

cri
Lastatempe post voĉdonado de popolanoj kaj elektado de specialistoj, oni oficiale publikigis rezulton de 'ĉinaj ekonomiaj personuloj en 2005'. La elektitaj ekonomiaj personuloj tute venis el entreprena rondo. Hodiaŭ en la programereto, per ĉi tiuj ekonomiaj personuloj ni konigos al vi novajn brilajn punktojn en la ĉina ekonomio, bonvole aŭskultu!

En la lastaj pli ol 20 jaroj, la ĉina ekonomio akiris monde famajn fruktojn, pro la jara kreska proporcio de la totala enlanda produktovaloro je pli ol 9%, en 2004 la ĉina ekonomia totala sumo okupis la 6-a lokon de la mondo, sed samtempe kun la alta kreskado, laŭgrade aperis problemoj de malforta krea kapablo de ĉinaj entreprenoj kaj malalta aldona valoro de produktoj. Por teni la daŭrigeblan disvolvon de la ĉina ekonomio, pli kaj pli da ĉinoj apelaciis, ke entreprenoj ekspluatu alt-sciencteknikajn produktojn kun sendependa intelekta proprieto.

En ĉi tiu fono, sinjoro Zheng Zhonghan sendube gajnis la plej altan premion de ĉina ekonomia personulo en 2005. Sinjoro Zheng Zhonghai estas la ĉefa plenuma oficisto de la mikro-elektronika limigita korporacio Zhongxing. La korporacio ekspluatis multmedian mikrofloko kaj en 6 jaroj okupis pli ol 60% de la merkato de la monda komputila bilda mikrofloko. En la ceremonio de publikigo de premiitoj, sinjoro Zheng Zhonghan diris, ke kreo fariĝis la celo de entreprenoj, tio estos certe tendenco de la estonta disvolvo de la ĉina ekonomio.

"Mi sentas, ke reprezentante generacion, kiu klopodas en la sendependa kaj krea vojo, mi gajnis la premion. Mi sentas, ke ĝi estas simbolo, simbolas, ke ni establis la krean ekonomion gvidata de la merkato, kun la entreprena kreo kiel ĉefa korpo kaj kun la sendependa intelekta proprieto kiel la kerno."

Sinjoro Zheng Zhonghan kaj lia korporacio reprezentas reforman vojon de la ĉina ekonomia disvolvo, dum sinjoro Fu Yucheng, ĝenerala direktoro de CNOOC, akiris premion, tio montras, ke la disvolva penso pri vastigo eksteren de ĉinaj entreprenoj estis subtenata kaj konfirmata de multaj ĉinoj.

En 2005, CNOOC elmetis al usona la 9-a granda petrola korporacio Unocal la aĉetan prezon je 18,5 miliardoj da usonaj dolaroj. Kvankam malsukcesis la aĉeto sub la usona politika premforto, tamen laŭ sinjoro Fu Yucheng, CNOOC, eĉ la tuta ĉina entreprena rondo profitis de la afero.

"Niaj akcianoj ne opiniis, ke ni malsukcesis, ĉar en la internacia kapitala merkato laŭ internacia kutimo ni batalis kun nia konkuranto. Kvankam la aĉeto ne malsukcesis, tamen akcianoj estas kontentaj pri nia esprimiĝo kaj en la kapitala merkato oni opiniis, ke ni estas la matura entrepreno. Cetere, per la batalo, ĉinaj entreprenoj establis bonan figuron en la internacia merkato, tio ne povas esti aĉetita."

1  2