• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-13 13:09:44    
Jaraj ekonomiaj personuloj montris novan brilan punkton de ĉina ekonomio

cri

La alia brila punkto de la elektado estas, ke la nombro de premiitoj el privataj entreprenoj okupis la duonon. Prezidanto de Ĉina Tutlanda Industria kaj Komerca Federacio sinjoro Huang Mengfu diris, ke tio montras, ke la rolo de privata ekonomio esta pli kaj pli forta en la ĉina ekonomio.

"La ĉina privata ekonomio solvis pli ol 75% de enoficiĝoj, kaj la privata ekonomio kaj entreprenistoj faris rimarkindan kontribuon al la disvolvo de ĉinaj ekonomio kaj socio."

Krom elektado de 10 jaraj ekonomiaj personuloj, oni ankaŭ instalis premion de socia publika bono por glorigi personojn, kiuj klopodas por akceli harmonian disvolvon de la ĉinaj ekonomio kaj socio. Sinjorino Liao Xiaoyi, kreintino de Media Kultura Centro de Pekina Tera Vilaĝo, akiris la premion.

De la kreo de la neoficiala mediprotekta organizo en 1995, sinjorino Liao Xiaoyi fotis pli ol cent mediprotektajn filmojn kaj organizis 'forumon de raportistoj pri kontinuigebla energio.' Ŝi apelaciis, ke popolanoj uzu publikajn trafikajn ilojn por veturi kaj reduktu ellason de aŭta postgaso kaj konsumon de energio. Sinjorino Liao Xiaoyi diris intervjuate, ke la ekonomia rapida disvolvo alportis grandan premforton al la ĉina medio, la media protektado bezonas komunan partoprenon de la registaro, entreprenoj kaj la publiko.

"Hodiaŭ, mi gajnis la premion, tio enkorpigas stimulon kaj esperon de la registaro kaj la publiko al laboro de popol-mediprotekta organizo. Vere, la ĉina ekonomio disvolviĝas, necesas atento de pli multaj homoj al la socia justeco kaj la media protektado."

La elektado de jaraj ekonomiaj personuloj estis vaste atentata en Ĉinio, en koncernaj retaj stacioj, milionoj da homoj faris voĉdonon. Personoj de la ekonomia rondo esprimis, ke en la lasta jaro, senĉese pliboniĝis la ĉina ekonomia strukturo, pli aktiva estis la privata ekonomio kaj senĉese pliiĝis la nombro de alt-nov-teknikaj entreprenoj, precipe entreprenoj kun sendependa intelekta proprieto kaj kerna tekniko. Samtempe kun tio, media protektado kaj ŝparado de energio fariĝis problemoj komune atentataj de la socio. Laŭ ĉi tiuj novaj brilaj punktoj, la ĉina ekonomio disvolviĝas al pli sana kaj pli harmonia direkto.


1  2