• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-25 16:33:38    
Legenda personulo sinjoro Feng Jun

cri
Antaŭ 14 jaroj sinjoro Feng Jun estis vendisto de klavaro kaj ŝranko en elektronika merkato. Nun, li jam fariĝis ĝenerala direktoro de korporacio, kies jara venda sumo superis 2 miliardojn da juanoj de renminbi. Serio da diĝitaj produktoj 'Patrioto' de la korporacio ne nur venkis famajn markojn de Korea Respubliko kaj Japanio, kiuj multjare monopolis Ĉinion, sed ankaŭ igis britan ĉefministron Blair ŝati ilin, eĉ sekvis ĉinajn kosmonaŭtojn en la spacon. Karaj aŭskultantoj, nun ni konigos al vi la legendan personulon, sinjoron Feng Jun, ĝeneralan direktoron de Informa kaj Diĝita Limigita Korporacio Huaqi.

Post fino de sia lernado en Qinghua-a Universitato en 1992, sinjoro Feng Jun ekkreis sian korporacion en 'Pekina Zhongguancun-a Scienc-teknika Ĝardeno', kiu estas titolita ankaŭ 'Ĉina Silica Valo'. Komence, la korporacio vendis klavaron, muson kaj ŝrankon. Pro manko de laborantoj, ĉiutage Feng Jun unue sendis produktojn, poste kontaktiĝis kun gastoj. Parolante pri la elekto de la fako, sinjoro Feng Jun diris:

"Tiam por lernantoj, kiuj finis lernadon en 1992, la plej bona disvolva ŝanco de kreo de korporacio estis la elektronika fako. Ĉar tiama pompa disvolvo de komputiloj liveris al ni ŝancon por krei korporacion, tial ni komencis kreon en la fako."

Pere de bonaj rilatoj kun aliaj homoj kaj saĝo, Feng Jun laŭgrade plivastigis sian negocon. En 1993, li kreis Informan kaj Diĝitan Limigitan Korporacion Huaqi, poste la kreska rapideco de negoca sumo de Huaqi superis 60% en sinsekvaj jaroj. Sed Feng Jun klare vidis, ke se la korporacio akiras interezon nur depende de pogranda vendo de klavaro, muso kaj ŝranko, la korporacio Huaqi ne povas posedi kernan konkurencan forton kaj malfacile longtempe disvolviĝi.

En 1999, pro vigliĝo de internacia reto kaj populariĝo de komputiloj, la ĉina merkato naskis grandan bezonon al diversaj diĝitaj produktoj. Tiam sinjoro Feng Jun konsideris kapton de la ŝanco kaj serĉon de rapida kreska ŝanco pere de teknika kreo. Post serioza studo, gvidante la korporacion Huaqi, li faris investon, ekspluaton kaj esploron pri movebla rezerva produkto kaj kreis la markon 'Patrioto'. Tio rapide sukcesis, serio da moveblaj rezervaj produktoj 'Patrioto' estis ŝtataj de registaraj fakoj kaj scienc-esploraj instancoj kaj la korporacio Huaqi ricevis amason de mendiloj. Sinjoro Fend Jun diris:

"En 1999, ni komencis esploron kaj ekspluaton de movebla rezerva produkto, la interezo estas tre granda kaj ĉi tiu esploro kaj ekspluato akiris grandan repagon, per ĉi tiu repago ni ekspluatis kaj esploris MP3."

1  2