• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-25 16:33:38    
Legenda personulo sinjoro Feng Jun

cri

En Ĉinio, la merkato de MP3 longtempe estis monopolita de famaj markoj de Korea Respubliko kaj Japanio. La apero de serio da produktoj 'aigo', esplorita kaj ekspluatita de Huaqi rompis la situacion. En 2004, oni publikigis produktojn pri MP3 nur unu jaron, la venda kvanto okupis la unuan lokon en la ĉina merkato. Nun, la venda kvanto de 'aigo' jam superis tiun de Samsung, Sony kaj aliaj markoj de Korea Respubliko kaj Japanio en sinsekvaj 2 jaroj.

Sinjoro Chen Lijun jam laboras en la korporacio Huaqi pli ol 3 jarojn, li respondecas ĉefe pri ekspluato kaj plivastigo de MP3. Li diris:

"Kompare kun fremdlandaj markoj, 'aigo' estas pli konforma al kutimoj kaj konceptoj de ĉinoj."

Nun, MP3 'Patrioto' jam estis vendita al Britio, Francio, Usono kaj aliaj landoj kaj regionoj.

En la lasta jaro, la korporacio kreis serion da produktoj de Movebla Bilda Lameno Lerta en Grupa Sono n. 4, en ĉi tiu produkto oni pliigis rolon de videoelsendo sur la bazo de n. 3. Post Huaqi publikigis ĉi tiujn produktojn en Ĉinio, la produktoj tuj estis bone vendataj. Kaj en fremdlandaj merkatoj, ili ankaŭ estis bonvenigataj, nun la korporacio jam ricevis amason da mediloj el Britio kaj Francio.

Sinjoro Pan An laboras en pekina korporacio. Ĉiutage sur vojo al laborejo, li aŭskultas muzikaĵojn rezervitajn en MP3, la muzikaĵoj amuzis lin. Sciinte novan produkton de MP4, kreita de Huaqi, li panis aĉeti unu.

"La produkto kombinis ĉinan kaj okcidentan kulturojn, ĝi estas malgranda, kristala kaj tre bela, ankaŭ la funkciigo estas tre simpla. Dum vojaĝo aŭ en libera tempo, ni ne nur povas ĝui kantojn, sed ankaŭ povas vidi videomuzikon."

Laŭ konigo, nun movebla rezerva produkto 'aigo' jam okupis 30% de la ĉina merkato kaj gvidis rapidan disvolvon de la ĉina movebla rezerva fako.

Sed Feng Jun ne estas kontenta, li sin dediĉas al ekspluatado de novaj diĝitaj produktoj. Lastatempe, li fiksis sian celon en la kampon de diĝita fotografilo.

Pri la estonta disvolvo de Huaqi, sinjoro Feng Jun esprimis, ke li celas vendi diĝitajn produktojn de Huaqi al ĉiuj lokoj de la mondo.

"Ni klopodas por ke tutmondaj konsumantoj povu vidi ĉinan markon, produkton kreitan kaj ekspluatian de Ĉinio, kaj serio da diĝitaj produktoj 'aigo' estu la internacia marko fieriga al ĉinoj."


1  2