• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-25 16:42:09    
Printempa Festo---konsuma pinta tempo

cri
'Ŝparo' estas la virto de la ĉina nacio de miloj da jaroj. Sed ĉiuj aferoj havas esceptan staton, en fiksita tempo de ĉiuj jaroj, ĉinoj laŭvole faras konsumon kaj ignoras la virton. Ĉi tiu tempo ĝuste estas la ĉina tradicia festo, Printempa Festo. Nun, sekve de la veno de la nova jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro, inaŭguriĝos konsuma ardo de la tuta nacio.

En la lasta tago de jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro familia vespermanĝo estas la tradicio de ĉinoj en Printempa Festo. En la pasinteco, multaj ĉinoj vespermanĝis hejme, nun sekve de altiĝo de enspezo kaj konsuma bezono, pli kaj pli da ĉinoj volas vespermanĝi ekstere. Antaŭ 2 monatoj, sidoj de multaj malnovaj restoracioj en Pekino, Ŝanhajo, Chongqing, Kantono kaj aliaj ĉinaj grandaj urboj estis plene menditaj. Sinjorino Liu Guifang, respondeculino de la ĉina monde fama malnova restoracio Quanjude, antaŭkalkulis, ke en Printempa Festo de la kuranta jaro, la negoca sumo de Quanjude kreos novan rekordon.

"La nuna menda stato estas tre bona, kaj de la lasta tago de la malnova jaro ĝis la 7-a tago de la nova jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro, niaj sidoj jam estis menditaj. Dum Printempa Festo en la lasta jaro, la negoca sumo de pekinaj filioj de Quanjude estis 10 milionoj da juanoj de renminbi, ni esperas, ke la negoca sumo en la kuranta jaro estos pli bona ol en 2005, laŭ la nuna stato, ĉi tiu ebleco estas granda."

Laŭ antaŭkalkulo, dum Printempa Festo de la kuranta jaro la negoca sumo de ĉinaj restoracioj espereble superos 200 milionojn da juanoj de renminbi.

La 7-taga longa feriado dum Printempa Festo sendube liveras al ĉinoj bonan ŝancon de vojaĝo. Vojaĝo al fremdaj landoj estas la granda brila punkto en la konsuma merkato en Printempa Festo de la kuranta jaro. Sinjorino Chi Rui, kiu loĝas en la ĉina nordorienta urbo Shenyang, sciigis raportiston, ke ŝi kaj ŝia edzo vojaĝos al Hongkong en Printempa Festo de la kuranta jaro.

"Ni volas vidi kutimojn kaj morojn de Hongkong, kompreneble aĉeto estas la ĉefa celo. Ni planas pagi de 30 miloj ĝis 40 miloj da juanoj de renminbi."

1  2