• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-25 16:42:09    
Printempa Festo---konsuma pinta tempo

cri

Kiel geedzoj Chi Rui, multaj ĉinoj elektis vojaĝon en Printempa Festo. En la lastaj jaroj, la vojaĝaj linioj al Hongkong, Aomen kaj sudorienta Azio estas tre ŝatataj de ĉinoj. Sinjoro Zhang Shuo, altnivela direktoro de merkata fako sub Ĉina Internacia Turisma Agentejo, estas tre optimisma pri la vojaĝo al fremdaj landoj en Printempa Festo. Li diris:

"Antaŭe, en Printempa Festo ĉinoj kolektiĝis hejmen, nun ĉi tiu tradicia koncepto laŭgrade ŝanĝiĝas. Multaj ĉinoj elektis vojaĝon al fremdaj landoj en Printempa Festo. Nun Printempa Festo jam estas la varma sezono por turismo, kompreneble la profito estas granda."

Printempa Festo, ĉi tiu antikva festo posedas profundan kulturan enhavon. Nun, homoj pli multe atentas ekonomian valoron el ĝi. Sinjoro Gao Debu, profesoro de ekonomia instituto sub Ĉina Popola Universitato, sciigis raportiston, ke konsumo en Printempa Festo kelkgrade altiras ekonomian kreskadon.

"Komercaĵa konsumo kaj serva konsumo grande altiĝos dum Printempa Festo kaj grande altiros la tutan merkaton. Kaj komercaĵa konsumo ŝanĝiĝis al serva konsumo, tio estas la granda ŝanĝiĝo en Printempa Festo de la kuranta jaro. Kaj ĉi tiu ŝanĝiĝo montras altiĝon de vivnivelo de homoj. Kaj komercistoj devas utiligi la tendencon de ŝanĝiĝo kaj pli profunde ekspluati la merkaton de Printempa Festo."

Sinjoro Gao Debu montris, ke pro diferencaj enspezaj niveloj, ankoraŭ ekzistas granda distanco en konsuma maniero de ĉinaj urboj kaj kamparo en Printempa Festo, urbaj familioj jam transiris al serva konsumo, ekzemple vojaĝo, kaj plej-parto de kamparaj familioj ankoraŭ ĉefe aĉetis konsumaĵojn. En Ĉinio ekzistas preskaŭ 900 milionoj da kamparanoj, pro tio ĉina estonta merkato en Printempa Festo ankoraŭ posedas grandan disvolvan potencialan forton.


1  2