• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-26 15:51:32    
Ĉina Printempa Festo (foto)

cri

La 29-a de januaro ĉijare estos la Printempa Festo, la plej solena el la tradiciaj festoj de ĉinoj. Por renkonti la feston, de la vilaĝoj al urboj oni faras diversajn preparojn.

En la vasta kamparo, oni kutime purigas loĝdomojn, lavas vestojn kaj litkovrilojn, alte pendigas ruĝajn lanternojn, gluas novjarajn bildojn kaj ruĝajn versparojn sur pordojn kaj papertranĉaĵojn sur fenestrojn, por havigi al si novan festan fenomenon. Cetere la dommastrinoj aĉetas diversajn manĝaĵojn, ekzemple bombonon, kukon, frukton, viandon kaj fiŝon por festaj festenoj.

Ankaŭ en la urboj la festa preludo komenciĝis frue. Magazenoj, supermerkatoj kaj vendejoj montras buntajn varojn por la bezono de urbanoj. Laŭ statistiko, la konsuma sumo de ĉinoj en la printempa festo okupas trionon de la tutlanda konsuma sumo, eĉ pli.

Krom ĉio ĉi tio diverslokaj kulturaj fakoj kaj artaj rondoj preparas enhavoriĉajn programojn, radiaj kaj televidaj stacioj prezentas diversajn artajn programojn. La plej granda kaj influohava estas la amuza vespero de la Centra Televida Stacio de Ĉinio. Ĝenerale la vespero daŭras de la oka antaŭvespere de la festo al la unua de la venonta frumateno, la spektantoj atingis kelkcent milionojn. Ankaŭ la kultura ministerio okazigas kantdancan vesperon. Cetere multajn eksterlandaj artaj rondoj aliĝos al la festo kun siaj elstaraj programoj, ekzemple rusa baleto, brita simfonio, usona vilaĝa muziko, tiel ke ĉinoj havu grandan ĝuon en la festo.

Nemankigeblaj estas la templaj foiroj okazigitaj en diversaj parkoj en la festo. Ili liveras al vizitantoj multajn folklorajn programojn.

Okupitaj estas ankaŭ turismaj servoj. Ĉijare ĉinaj urbanoj ĝenerale ĝuas almenaŭ tritagan ferion en la festo, iuj pli. Multaj ĉinoj planas vojaĝi, kune kun siaj familianoj kaj amikoj, al pitoreskaj lokoj en kaj ekster Ĉinio.

1  2