• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-26 15:51:32    
Ĉina Printempa Festo (foto)

cri

La Printempa Festo de Ĉinio havas historion de kvarmil jaroj laŭdire. Estas multaj onidiroj pri ĝia deveno. La plej populara estas la jena:

En antikveco en Ĉinio estis tre feroca monstro nomata NIAN, kiu havis longan kapon kun kornoj. Kutime ĝi restis funde de maro tra la tuta jaro kaj surbordiĝis nur en la lasta jaro. Tiam ĝi englutis brutojn kaj homojn por sin satigi. Tial en tiu tago homoj fuĝis en profundajn montarojn por eviti damaĝon de la monstro.

Denove estis la lasta tago de la jaro. Homoj disiris kiel kutime por eskapti de la malfeliĉo. Tiam venis en la vilaĝon grandaĝulo. Li admonis al vilaĝanojn ne fuĝi kaj pretendis, ke li povas venki la monstron. Li diris al la vilaĝanoj, ke ili gluu sur la pordo ruĝan paperon kun ideogramoj kaj pendigu ruĝan lanternon antaŭ la pordo, faru fajron en domo kaj eksplodigu petardojn en korto dum noktomezo, tiamaniere oni povos forpeli la monstron. La vilaĝanoj dubis, tamen agis laŭ la konsilo.

En noktomezo venis la monstro kiel kutime. Sed ĝi flaris malsaman etoson en la vilaĝo, ke sur ĉiu pordo estas ruĝa papero kaj la ĉambroj estas hele prilumitaj. Kiam ĝi proksimiĝis al iu domo, aŭdiĝis en la korto bruega krakado. Ĝi teruriĝis kaj forkuris. Klariĝis ke ĝi timis ruĝan koloron, fajrolumon kaj krakadon de eksplodo.

En la sekvanta tago, nome la unua tago de la nova jaro, la vilaĝanoj sin vesti per novaj vestoj kaj gratulis unu alian por celebri, ke ili fortimigis la monstron.

De tiam oni faris la samon en la lasta tago de ĉiu jaro kaj la kutimo herediĝis ĝis nun.

Kompreneble tio estas nur popolrakonto. Fakte en la primitiva socio ĉinoj rimarkis la alternadon de la sezonoj kaj trovis la regulojn inter la movado de la astroj kaj kreskado de agrikulturaĵoj.

Antaŭ 1911 la ĉinoj uzis la lunan kalendaron. Kvankam institucioj kaj lernejoj havis kiel ferion la unuan tagon de jaro laŭ la suna kalendaro, tamen la popolanoj ne rigardis tiun tagon novjara festo. Por diferencigi la du novjarajn tagojn, oni nomis la unuan tagon de jaro laŭ la suna kalendaro Unuataga Festo kaj tiun tagon de la luna kalendaro Printempa Festo.

Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 la registaro prenis la sunan kalendaron ŝtata kalendaro. Sed la luna kalendaro intime rilatas la la kreskado de agrikulturaĵoj, kaj oni uzas ankaŭ la lunan kalendaron.


1  2