• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-08 16:06:48    
Kerna tekniko kaj sendependa marko altigis konkurencan forton de ĉinaj entreprenoj

cri
En la longa tempo Ĉinio estis rigardata kiel granda fabrika lando. Sed venditaj en Ĉinio aŭ eksportitaj ekstere, multaj komercaĵoj produktitaj en Ĉinio portas markojn de transmaraj translandaj korporacioj, ĉinaj produktoj havantaj tutan sendependan intelektan proprieton kaj markon estis malmultaj kaj la konkurenca forto estis ne granda. Sed, ĉi tiu stato ŝanĝiĝas nun, ĉinaj entreprenistoj klopodas por pliigi produktan konkurencan forton per posedo de kerna tekniko kaj sendependa marko. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu raporton pri tio.

En la longa tempo, ĉar la esplora kaj ekspluata forto de ĉinaj entreprenoj ne estis granda kaj kvalito de produktoj estas malalta, tial fremdlandaj markoj ĉiam estis rigarditaj pronomoj de bonkvalitaj produktoj, kaj elektante produktojn ĉinaj konsumantoj ofte elektis fremdlandajn markojn. Sed en la lastaj jaroj, sekve de la pliigo de la ĝenerala forto de la ĉina ekonomio, en iuj fakoj tekniko de ĉinaj entreprenoj jam superis tiun de translandaj korporacioj. Antaŭ 5 jaroj, la ĉina merkato de karbopapero preskaŭ estis monopolita de produktoj de Germanio, Japanio kaj Usono, kvankam ĉinaj entreprenoj produktis karbopaperon, tamen ĉar produkta tekniko de la kerna materialo rivelilo estis prenita de translandaj korporacioj, tial la konkurenca forto de ĉinaj entreprenoj estas tre limigita. En 1997, la kemiindustria limigita korporacio Ruifeng en la ĉina provinco Henan sendepende esploris kaj produktis novan rivelilon kaj petis patenton.

La tekniko tuj alportis grandan efikon al la entrepreno. Ĉar la kvalito estas pli bona ol tiu de produktoj de translandaj korporacioj kaj la kosto estas malgranda, tial la rivelilo de la korporacio Ruifeng rapide okupis 90% de la ĉina merkato, kaj jara venda sumo estis preskaŭ 100 milionoj da juanoj de renminbi, kaj produktoj de translandaj korporacioj laŭgrade sin retiris el la ĉina merkato.

Kiam ĉinaj entreprenoj sukcesis en Ĉinio, ilia ekstera disvolva strategio funkciis. Iuj entreprenoj ekvendis altsciencteknikajn produktojn kun tute sendependa intelekta proprieto al transmara merkato, kontenera sekurekzamena instalaĵo estas unu el ili. Kontenera sekurekzamena instalaĵo estas vaste uzata en diverslandaj doganoj, antaŭ kelkaj jaroj en la mondo, nur Usono kaj Germanio povis produkti ĉi tiun instalaĵon. Sed nun, produktoj de la ĉina akcia limigita korporacio Qinghua Tongfang Weishi okupis 57% de la tutmonda merkato kaj eksportitaj al 38 landoj kaj regionoj. Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Kang Kejun diris, ke la posedo de kerna tekniko estas la sukcesiga ŝlosilo de entreprenoj.

"Ni sukcese esploris kaj produktis moveblan konteneran ekzamenan sistemon, pro tio sur ĉi tiu kampo ni tuj troviĝas en la progresinta vico de la mondo. Cetere, nun nia tekniko pri ekzameno al likvaĵo portita de pasaĝeroj estas ununura en la mondo. Nun ni jam estas la gvidanto en la fako de la mondo."

Preninte sian kernan teknikon, ĉinaj entreprenoj ekkulturis proprajn markojn. Antaŭe, multaj ĉinaj entreprenoj estis prilaboraj bazoj de internaciaj famaj entreprenoj, uzis markojn de translandaj korporacioj. Kvankam la vendo estis bona, tamen ĉinaj entreprenoj devas pagi grandan sumon pro uzado de markoj en ĉiu jaro, tial plej multa venda profito estis akirita de translandaj korporacioj. Por ŝanĝi la staton, ĉinaj entreprenoj ekkreis sian markon.

1  2