• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-08 16:06:48    
Kerna tekniko kaj sendependa marko altigis konkurencan forton de ĉinaj entreprenoj

cri

Ĉina aŭta korporacio Qirui fondiĝis en 1997, estas la aŭta fabriko kun sendependa marko. En la unua duono de 2005, aŭto de Qirui okupis trionon de la totala nombro de ĉinaj eksportitaj aŭtoj, kaj la eksportaj nombro kaj sumo de Qirui duobliĝis. Ĝenerala direktoro de la aŭta korporacio Qirui sinjoro Yin Tongyao diris, ke nur kun sendependa marko produktoj povos alporti plej grandan profiton al entreprenoj en la tutmonda merkato.

"Nur kun sendependa marko, niaj produktoj povas eliri. Ĉar eksterkapitala marko ne povas kune kun ĉinaj kunlaboraj partneroj ĝui ĝian kukon, tio estas la baza kialo, ke ni povas eliri sed la aliaj ne povas eliri."

Krom en tradicia fabrika kampo, ankaŭ sur iuj alt-nov-teknikaj kampoj, esplora kaj ekspluata kapablo de ĉinaj entreprenoj realigis saman paŝon kun monda progresinta nivelo.

La normo de la 3-a-generacia movebla telekomunika tekniko estas la telekomunika tekniko, kiu sur la bazo de poŝtelefonoj liveras al konsumantoj pli multajn servajn enhavojn, inkluzive de plurmedio. Nun en la tuta mondo, oni elmetis 3 normojn sur diversaj teknikaj bazoj, la normo TD-SCDMA, elmetita de Ĉinio, estas unu el ili. Laŭ informo, la normo TD-SCDMA jam formis plenan industrian ĉeneron. Koncernaj specialistoj antaŭkalkulis, ke en la estontaj kelkaj jaroj, nur la 2 merkatoj, la konstruado de bazaj instalaĵoj de ĉina reto de la normo de la 3-a-generacia movebla telekomunika tekniko kaj instalaĵoj ricevantaj finpunkton, enhavos la valoron je kelkmil miliardoj da juanoj de renminbi, se la ĉina normo estos akceptita de aliaj landoj, la merkata perspektivo estos neantaŭkalkulebla.

Krom propra klopodado, la sukceso de ĉinaj entreprenoj ankaŭ fontis de subteno el la ĉina registaro. Ĉiujare, la ĉina Ministerio pri Scienctekniko liveras kapitalon al monde progresintaj scienc-teknikaj programoj kun vasta merkata perspektivo. Ankaŭ imposta fako ellaboris respondajn politikojn pri imposta redukto aŭ senigo por stimuli entreprenojn pliigi investon en esploro kaj ekspluato. Cetere, laŭ realaj statoj regionaj registaroj ellaboris favorajn politikojn por stimuli entreprenojn kultivi proprajn markojn. Sinjoro Yao Yinliang, estro de la ĉina okcidentmeza urbo Baoji, diris:

"Ni subtenas entreprenojn pliigi teknikan investon kaj fortigi popularigon de markoj. Ekzemple, ni plenumas premian sistemon, premii entreprenojn kaj ĉefajn teknikistojn, kaj la registaro uzas diversajn specialajn kapitalojn por subteni teknikan reformadon kaj produktan ekspluaton."

Nun ĉaso al sendependa intelekta proprieto kaj sendependa marko jam estas la komuna kono de ĉinaj entreprenoj. En la procezo de tutmonda ekonomia integrigo, ĉinaj produktoj espereble pli profunde influos vivon de la monda popolo.


1  2