• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-22 10:40:15    
Vivkvalito de ĉinoj grande altiĝis en periodo de 10-a 5-jara plano

cri
Kamparanino Cao Huiying, kiu loĝas en la ĉina pekina gubernio Yanqing, administras moran turismon en sia propra korto de 2002. En 2002, ŝia turisma enspezo superis 50 mil juanojn de renminbi kaj en 2005, la turisma enspezo superis 350 mil juanojn de renminbi. Nun, Cao Huiying ne nur aĉetis novan domon en urbo, sed ankaŭ sendis sian filon alilanden por lernado.

La riĉiga vojo de Cao Huiying kaj ŝiaj familianoj ĝuste estas la miniaturo de la disvolvo de la ĉina socio. En la pasintaj 5 jaroj, la ĉina ekonomio ĉiam tenis rapidan kreskadon, popolanoj riĉiĝis kaj la vivkvalito estis pli kaj pli alta.

En 2000, la pokapa disponebla enspezo de ĉinaj popolanoj en urboj kaj urbetoj estis 6 280 juanoj de renminbi, la pokapa neta enspezo de kamparaj loĝantoj estis 2 253 juanoj de renminbi. Kaj en 2005, ĉi tiuj du ciferoj respektive pliiĝis ĝis 10 493 juanoj da renminbi kaj 3 255 juanoj de renminbi.

La enspeza relative rapida kresko pli kaj pli ŝanĝis vivmanieron de popolanoj. Por la ĉina tradicia festo, la Printempa Festo, antaŭe homoj ofte preparis varojn kaj rezervis manĝaĵojn antaŭ la festo. Sed nun, en la merkato varoj estas pli kaj pli riĉaj kaj ĉiam aĉeteblaj, tial homoj ne bezonas fari preparon kaj multaj homoj elektas restoraciojn por manĝi la noktomanĝaĵon.

La ŝanĝiĝon enkorpigis ne nur manĝa maniero. Dum la Printempa Festo en 2005, sinjoro Shen kaj liaj familianoj kune vojaĝis al la ĉina suda provinco Hainan. En la ĉina urbo Jinan, dum la Printempa Festo en 2005, rapide pliiĝis la nombro de grupoj vojaĝantaj al Hongkong. Antaŭe, ĉinoj kutimis pasigi feston hejme, sed nun sekve de la altiĝo de vivkvalito, pli kaj pli da ĉinoj elektis vojaĝon por pasigi Printempan Feston. Laŭ informo el la ĉina Ŝtata Turisma Buroo, nun kun la feria turismo kiel la marko, la ĉina enlanda turismo eniris en la novan periodon de popolamasa konsumo, en 2005 meznombra vojaĝa proporcio de loĝantoj en ĉinaj urboj kaj kamparo superis 90%.

En 2005, rapidis venda kreskado en ĉina enlanda merkato, en la tuta jaro la socia konsumaĵa detala sumo superis 6 700 miliardojn da juanoj de renminbi, pli multe je 12,9% ol en 2004. Laŭ statistiko de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo, konsuma strukturo de ĉinoj plue ŝanĝiĝas de baza vivstilo al moderna vivstilo, grandmezure malpliiĝis la proporcio de elspezo por manĝaĵoj, vestoj kaj vivnecesaĵoj, kaj grandmezure pliiĝis la proporcio de elspezo por domo, aŭto, telekomunikado kaj turismo.

1  2