• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-22 10:40:15    
Vivkvalito de ĉinoj grande altiĝis en periodo de 10-a 5-jara plano

cri

'Bicikla reĝlando' estis la 'unua impreso' pri Ĉinio al fremdlandanoj antaŭe, sed nun multaj lokoj de Ĉinio jam eniris en la 'aŭtan socion'. En 2005, la bezona nombro de ĉinaj aŭtoj estis 6,4 milionoj; en la pekina merkato, meznombre monate oni vendis preskaŭ 40 milojn da aŭtoj, interalie, multaj estis aĉetataj de privatuloj. Yu Jianlong, estro de fako pri ekonomiaj informoj sub la Ĉina Konsilio por AKceli Internacian Komercon, esprimis, ke sekve de la rimarkinda altiĝo de la vivnivelo, grandmezure pliiĝos la bezona nombro de ĉinaj aŭtoj, antaŭkalkule en 2008 la nombro estos preskaŭ 150 milionoj, kaj estos kvinono de la nuna tutmonda aŭta bezona nombro.

Cetere, pokapa loĝa areo en ĉinaj urboj kaj kamparo pluapaŝe altiĝis. Ĉina ministro pri konstruado sinjoro Wang Guangtao konigis, ke antaŭkalkule, en 2005 la pokapa konstrua areo en ĉinaj urboj kaj kamparo superos 26 kvadratajn metrojn, pliiĝos je 6 kvadrataj metroj ol tiu en 2000. Nun, senĉese altiĝas tutlanda doma kvalito kaj kompletigaĵa kvalito, verda media protektado ekeniris en familiojn kaj kvartalojn, en ĉinaj urboj kaj kamparo loĝaj kondiĉoj kaj domaj kondiĉoj estis grande plibonigataj.

La altiĝo de vivkvalito montris ne nur en flankoj de vesto, manĝaĵo, domo kaj turismo, sed ankaŭ en informa tekniko. La altrapida disvolvo de informa tekniko grandege oportunigis vivon de popolanoj.

Dum la periodo de la 10-a 5-jara plano de Ĉinio, la ĉina telekomunikado finkonstruis monde progresintan reton, kaj la skalo de fiksa kaj poŝtelefona retoj okupis la unuan lokon de la mondo. Ĝis la fino de 2005, la nombro de uzantoj de telefonoj atingis 746 milionojn.

Nun, diĝita fotografilo kaj televizia kamerao jam eniris en hejmojn de ordinaraj ĉinoj. Ankaŭ la konsuma kapablo de ĉinoj pri perloj kaj juveloj estas pli kaj pli alta. Laŭ materialo, en la lastaj 2 jaroj la jara venda sumo en la ĉina perla, juvela kaj jada merkato superis 100 miliardojn da juanoj de renminbi, nur malpli ol en la usona kaj Ĉinio okupis ĉi-flanke la 2-an lokon en la mondo, jam estante la ĉefa konsuma lando por perloj kaj juveloj.


1  2