• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-24 17:06:34    
Malglata komercado de teksaĵoj de Ĉinio en 2005

cri

En 2005, vendi pantalonon produktitan de Ĉinio en vendejoj de Usono aŭ eŭropaj landoj estis eble pli malfacile ol enmigri en tiujn landojn.

Sinjoro Li estas ĉina komercisto sin okupanta pri teksaĵo-eksportado. En printempo de 2005, Usono kaj Eŭropa Unio sinsekve limigis specojn de ĉinaj eksportaj teksaĵoj, kaj tio multe influis lian fabrikon. Kvankam li havas mendon de usonaj komercistoj, sed li ne kuraĝis produkti, ĉar li timis ke la produktaĵoj ne povas esti eksportata al Usono kaj devas esti metitaj en staplejo.

Multaj fabrikoj urĝe produktis teksaĵojn ne limigitajn de koncernaj landoj por kompensi la perdon pro la limigo de iuj specoj de teksaĵoj. Ankaŭ la teksistoj havis timon. Ili ne plendis pri laco pro pluslaboro, sed timis perdi laboron en la dua duonjaro, kiam la farbiko finuzos la kvoton. La limigo al teksaĵoj reduktis la enspezon de la teksistoj kaj puŝos ilin en eventuala senlaboreco.

Malfacila duonjara intertraktado

En 2005, intertraktado pri teksaĵa komercado inter Ĉinio kaj Usono kaj Eŭropa Unio estis plena de drama ŝanĝiĝo.

En aprilo de 2005, Usono kaj Eŭropa Unio samtempe konsideris limigon al ĉinaj teksaĵoj. En junio, Ĉinio kaj Eŭropa Unio subskribis interkonsenton, sed la intertraktado de Ĉinio kaj Usono okazis 7 fojojn, jen glate, jen stumble, kio forte maltrankviligis ĉinajn manufakturistojn kaj komercistojn de teksaĵoj.

Finfine, en la 18-a de novembro aperis rezulto de la intertraktado: De la 1-a de januaro, 2006 ĝis la 31-a de decembro, 2008, 21 specoj da teksaĵoj eksportataj de Ĉinio al Usono estos limigitaj, kaj la kvoto plimultiĝos jaro post jaro laŭ interkonsento. Informiĝinte pri tio en fabriko, sinjoro Li diris: "Mi ne atendis tiel baldaŭan rezulton." La limigo laŭ interkonsento estas pli optimisma ol atendata de la entreprenistoj, kaj tio ĝojigis sinjoron Li, ĉar la monato antaŭ jarfino estas "ora periodo" por akiri eksportan mendon, tiel "li havas sufiĉan certecon".

En ĝojo sinjoro Li konsideris ankaŭ la problemon: "Mi ne scias, kiom da kvoto mi povas akiri. Mi devas min prepari por produkti laŭ kvoto." Same kiel li, ĉiuj tekstilaj entreprenoj de Ĉinio atendas la aranĝon de kvoto de la registaro.

Konkuro por kvoto

De la 6-a ĝis la 8-a de decembro, 18 procentoj de la kvoto de teksaĵoj eksportotaj al Usono en 2006 estis adjudikataj en interreto, kaj la adjudikadon ĉeestis preskaŭ 30 mil ĉinaj tekstilaj entreprenoj. Dum la adjudikado la interreto ne povis funkcii normale pro tro multaj uzantoj de la reto, do la adjudikado longiĝis unu tagon.

1  2