• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-24 17:06:34    
Malglata komercado de teksaĵoj de Ĉinio en 2005

cri

Komercisto de Ŝanhajo diris, ke la produkta kapablo de lia fabriko estas multe pli alta ol la bezonata de la kvoto, do li postulos la plej multan kvoton por pluraj specoj de produktaĵoj. Sed granda kvoto signifas pagi pli multan monon. Ekzemple, por prilabori dekduon da lanaj viraj pantalonoj, la minimuma prezo donita de adjudikanto estas 12 juanoj (ĉ. 8 juanoj egalas 1 usona dolaro), sed fine tiu prezo altiĝis dekkelkoble pro konkurado. Tio signifas, ke antaŭ al produkti, entreprenistoj jam devas pagi multe por kvoto. Pro tio produktkosto de teksaĵoj altiĝas, dum profito malmultiĝas. Se oni altigos prezon, la fremdlandaj mendantoj ne akceptos. Specialisto diris, ke mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, kiuj ne kapablas pagi por la kvoto, baldaŭ bankrotos.

Ĝenerale oni opinias, ke altiĝo de prezo por kvoto esti kaŭzita de malmulteco de la kvoto. En kelkaj provincoj de sudorienta Ĉinio, tekstilado estas evoluinta, sed malgrandaj fabrikoj povis akiri kvoton de dekoj da ĉemizoj. Kelkaj komercistoj forlasis konkuron por kvoto kaj planis eksporti tra tria lando.

Ĉinaj varoj estas provataj

"La konfliktoj koncernantaj Ĉinion en internacia komercado daŭros longe," esploristo de la Komerca Ministerio de Ĉinio diris la 18-an de decembro, 2005. "Ke Ĉinio renkontis komercajn konfliktojn pruvis ali-flanke kreskon de internacia konkurenca kapablo de eksportado kaj eksportaj industrioj de Ĉinio, tio havas aktivan signifon." Sed estas pli evidente, ke "Ĉinio estas subpremata de hegemoniistoj en la internacia komercado".

De la 1-a de januaro, 2006, Ĉinio nuligis eksportan doganpagon de teksaĵoj ekpraktikatan antaŭ unu jaro. Respondeculo de iu tekstila fabriko diris, ke tio ne evidente influos plejparton de la entreprenoj. Sed alia specialisto asertas, ke pro altiĝo de valoro de ĉina juano kaj redukto de produktokvanto de kotono pro natura kaŭzo, en 2006, la kresko de ĉina teksaĵa eksporto evidente malaltiĝos. Ĉu redukto de ĉinaj produktaĵoj estas bona novaĵo?

La 20-an de decembro, 2005, usona dommastrino publikigis sian artikolon en la ĵurnalo "La Krista Scienca Monitoro" pri sia sperto rifuzi ĉinajn produktaĵojn en unu jaro. Ŝi kaj ŝiaj familianoj devis elspezi tempon, energion kaj monon kelkoble pli multajn por aĉeti la anstataŭaĵojn de ĉinaj vestoj kaj elektraj aparatoj. Ŝia 4-jara filo ploris tutan tagon, ĉar ŝi rifuzis aĉeti por li ludilojn faritajn en Ĉinio. En la fino de la artikolo, ŝi diris: "Post unu-jara vivo 'sen Ĉinio', mi povas diri al vi, ke vi povas vivi plu 'sen Ĉinio', sed la vivo fariĝos pli kaj pli malfacila, kaj la kosto estos pli kaj pli granda. En la venontaj 10 jaroj, supozeble mi ne kuraĝos provi tian vivon denove."

Efektive, la importistoj, detalistoj kaj konsumantoj de evoluintaj landoj profitis el produktaĵoj eksportataj de Ĉinio. Enketo de Morgan Stanley montras, ke de 1998 ĝis 2003, la infanaj vestoj eksportitaj de Ĉinio ŝparis 400 milionojn da usonaj dolaroj por usonaj gepatroj. Krome, alilanda investo en Ĉinio koncentriĝas en manufakturado, kaj ĝia eksportata kvanto konsistigas 10 procentojn de la totala eksportata kvanto de Ĉinio.

"Ĉinio jam eniris kulminan periodon de komerca konflikto", tio jam fariĝis ĝenerala opinio. "La teksaĵaj problemoj estas la unua malfacilaĵo inter Ĉinio kaj Usono post membriĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo. Ĝia sukcesa solvo donis al ni sperton kaj fidon," diris Bo Xilai, ministro de komerco de Ĉinio.


1  2