• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-01 17:15:20    
Ĉinio rapide disvolvos aŭtojn kun malgranda ellasa kvanto

cri
Konsiderinte ŝparadon de energio, la ĉina registaro jam postulis, ke antaŭ la fino de marto de la kuranta jaro, diversaj lokoj nuligu ĉiujn limigojn pri mediprotektaj aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto, kaj esprimis, ke Ĉinio publikigos koncernajn politikojn stimulantajn produktadon kaj konsumadon de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto. Specialistoj montris, ke ĉi tiu ago anoncis, ke rapide disvolviĝos aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto en Ĉinio.

En pekina aŭta merkato, sinjoro Ou Qing elektas aŭton kun malgranda ellasa kvanto. Li sciigis raportiston, ke pro la ellaboro de politiko pri nuligo de limigoj pri aŭto kun malgranda ellasa kvanto kaj pro la nuna senĉese pliiĝanta petrola prezo, li elektis aĉeton de aŭto kun malgranda ellasa kvanto.

"La prezo de aŭto kun granda ellasa kvanto estas alta, mi ne havas la aĉetan kapablon. Antaŭe en Ĉinio, ekzistis multaj limigoj pri aŭto kun malgranda ellasa kvanto, sed nun la limigoj estas nuligitaj, kaj la prezo estas malmultekosta, aliflanke, aŭto kun malgranda ellasa kvanto estas energioŝpara, se la petrola prezo pliiĝos iome, mi povos porti la pliiĝon."

En Ĉinio, kiel sinjoro Ou, multaj ordinaraj konsumantoj esperas aĉeti aŭtojn kun malgranda ellasa kvanto, tial la merkata bezono pri aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto estas granda. Laŭ statistiko, en 2005 la venda kvanto de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto jam okupis duonon en la ĉina merkato. La perspektivo estas bona, sed sinjoro Ou ankoraŭ estas iom maltrakvila:

"Elektante aŭton kun malgranda ellasa kvanto, mi ĉiam havas maltrankvilon. Mi timas, ke ĝia sekureco estas malbona."

Laŭ enketo de ĉina iu interreta stacio, post kiam oni nuligis limigojn pri aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto, 39,2% de konsumantoj esprimis, ke ili aĉetos aŭtojn kun malgranda ellasa kvanto, 30,5% esprimis, ke ili eble aĉetos. Samtempe laŭ la enketo, oni trovis, ke laŭ konsumantoj, la plej grandaj superecoj de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto estas la ekonomieco kaj energioŝparado, kaj la ĉefa manko estas malbona sekureco kaj malalta nivelo.

Sed pri la opinio de la publiko, ke aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto ĝuste estas aŭtoj kun malalta nivelo, fakuloj havas diferencan opinion. Sinjoro Tang Teng, vicĝenerala direktoro de Dongfeng Peugeot, unu el ĉinaj plej grandaj aŭtaj fabrikoj, diris:

"Eble nun oni ankoraŭ havas iun antaŭjuĝon pri aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto, ĉar pensante pri aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto, oni facile pensis pri produktoj relative simplaj kaj krudaj, kun malprogresinta tekniko. Efektive, nun en la internacia aŭta merkato, la koncepto pri aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto jam ne estas ĉi tiu koncepto."

1  2