• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-01 17:15:20    
Ĉinio rapide disvolvos aŭtojn kun malgranda ellasa kvanto

cri

En la longa tempo, iuj ĉinaj fabrikoj de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto opiniis, ke la interezo de produktado de ĉi tiaj aŭtoj estas malalta, samtempe por redukti koston kaj prezon, ili ne multe atentis produktan teknologion kaj sekurecon de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto, pro tio multaj ĉinaj konsumantoj miskomprenis, ke aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto ĝuste estus aŭtoj kun malbona kvalito.

Sinjoro Tang Teng esprimis, ke nun ĉi tiu stato jam ŝanĝiĝis kaj ĉinaj aŭtaj fabrikoj tre atentas kvaliton de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto.

Tianjin-a 1-a aŭta limigita korporacio estas la entrepreno, kiu produktas ĉefe aŭtojn kun malgranda ellasa kvanto. Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Wang Gang esprimis, ke pro la publikigo de politikoj stimuli disvolvon de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto, en la estonteco, ili pluapaŝe altigos kvaliton de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto kaj interesos pli multajn homojn.

(4/ )

"Ni celas tion, ke aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto povu kontentigi ĉiujn bezonojn de niaj konsumantoj, nome uzante niajn aŭtojn, konsumantoj povu elspezi malmultan monon, ŝpari energion kaj protekti medion. Tial, ni plivastigos la koncepton pri aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto kaj igos la aĉeton de ĉi tiaj aŭtoj kiel kutimon."

Sinjoro Rong Huikang, konstanta vicestro de specialista komitato sub ĉina Aŭta Industria Asocio, informis, ke en la kuranta jaro Ĉinio reguligos metodon de rekvizicio de aŭta konsuma imposto, la imposta proporcio de konsumo de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto espereble estos reduktata, tio pluapaŝe stimulos konsumon de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto.

(5/ )

"En la kuranta jaro, Ĉinio eble publikigos multajn politikojn por subteni disvolvon de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto."

Laŭ konigo, en eŭropaj landoj, Korea Respubliko, Japanio kaj aliaj landoj, aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto estas varme bonvenigataj, ankaŭ ĉi tiuj landoj publikigis koncernajn favorajn politikojn por akceli disvolvon de aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto. En Ĉinio nun la vendo de mediprotektaj aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto okupas nur preskaŭ 20% de vendo de aŭtoj, ĉi tiu proporcio estas malpli multa ol la proporcio de la meznombra nivelo de eŭropaj landoj. Laŭ ĉi tiu flanko, la disvolva spaco de ĉinaj aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto ankoraŭ estas granda. Sinjoro Rong Huikang opiniis, ke en la kuranta jaro aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto espereble formos la ĉefan fluon de la ĉina aŭta merkato.

Laŭ antaŭkalkulo, en la kuranta jaro la venda kvanto de ĉinaj aŭtoj pliiĝos je 12%, kaj la tutjara aŭta kvanto superos 6,4 milionojn. Post kiam Ĉinio nuligis limigojn, aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto okupos pli multan proporcion en la ĉina aŭta merkato.


1  2