• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-09 18:08:16    
Kreinto de ĉina bioteknika industrio----sinjoro Cheng Jing

cri

Li servis kiel ĉefa studanto en usona bioteknika korporacio, li estas aŭtoritatulo de internacia bioteknika industrio. Antaŭ 8 jaroj, por idealo, li forlasis altan salajron kaj bonan medion, revenis al Ĉinio kaj kreis la ĉinan unuan bioteknikan korporacion, Bioteknika Korporacio Bo'ao. En 2000, la korporacio estis taksita de usona gazetaro 'Fortune' kiel 'la bioteknika korporacio kun plej granda disvolva perspektivo en la mondo'.

En 1988, Cheng Jing iris al Britio kaj lernis tie, en 1992 li akiris la akademian rangon de doktoro, fininte sian lernadon li sinsekve servis kiel unua studanto en multaj britaj kaj usonaj bioteknikaj korporacioj. Por disvolvi la ĉinan bioteknikan industrion, en 1999 li decidis forlasi la bonan medion kaj reveni al Ĉinio.

"Efektive, la reveno al Ĉinio kaŭzis relative grandan monan perdon. Laŭ alia flanko, ĉar tiam en Ĉinio la bioteknika kampo estis blanka, tial mi revenis."

Nelonge post sia reveno, subtenate de la ĉina fama universitato, Qinghua-a Universitato, sinjoro Cheng Jing kreis biomikroflokan esploran kaj ekspluatan centron kun internacia nivelo. Poste, li proponis al la ĉina registaro instali ŝtatan biomikroflokan esploran kaj ekspluatan centron, tio estis atentata de ĉinaj gvidantoj. Subtenate de la ĉina registaro, en 2000 en Pekino, la Bioteknika Korporacio Bo'ao fondiĝis kaj sinjoro Cheng Jing servas kiel ĝenerala direktoro de la korporacio.

Altnivela inĝeniero de la korporacio Bo'ao sinjoro Wang Xianhua diris, ke en la komenco de la kreo, Cheng Jing faris sagacan planon pri la disvolva direkto de la korporacio, nome pri esploro kaj ekspluato de kerna tekniko kun sendependa intelekta proprieto. Wang Xianhua diris:

"Mi sentas, ke la celo de Cheng Jing estas evidenta, nome, Bo'ao ne nur fariĝos la granda bioteknika korporacio, sed ankaŭ fariĝos la korporacio kun granda origina krea movforto."

1  2