• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-09 18:08:16    
Kreinto de ĉina bioteknika industrio----sinjoro Cheng Jing

cri

Nun, la korporacio Bo'ao jam ekspluatis amason da altnivelaj bioteknikaj produktoj kaj unuapaŝe realigis turniĝon de scienc-esploraj fruktoj kaj industrian internaciigon. Retrospektivante la disvolvon en la lastaj 5 jaroj, Cheng Jing diris:

"En la lastaj 5 jaroj, Bo'ao pasis tra tre malfacila procezo. Ĝis nun la nombro de patentoj jam superis 80, kaj du trionoj estas petitaj kaj protektataj en la tuta mondo. "

En la mallongaj 5 jaroj, la venda kvanto de Bo'ao kvarobliĝis kaj la nombro de laborantoj jam estis preskaŭ 400, sed en la komenco ekzistis nur kelkaj laborantoj. En la grupo de talentuloj de Bo'ao, multaj lernis en fremdaj landoj kaj revenis hejmen, ili havas travivon de servado en fremdlandaj korporacioj, posedas internacian administran sperton sed ankaŭ komprenas ĉinajn merkaton kaj kulturon.

Sinjoro Zhu Xiaoxiang estas unu el ili. Li estas sciencisto, antaŭe lernis en Usono, en la korporacio li respondecas pri merkata ekspluato. Laŭ lia informo, nun la korporacio esploras kaj ekspluatas biomikroflokon, kiu servos al Pekinaj Olimpikoj en 2008. Pri la esplora kaj ekspluata perspektivo, Zhu Xiaoxiang plenas de fido:

"Ni sentas, ke ni povas fari tion, ke en 2008 per ĉi tiu produkto ni servu al Olimpikoj en 2008."

Por la estonta disvolvo de Bo'ao, Cheng Jing esprimis, ke la korporacio celas fariĝi la bioteknika korporacio kun plej vasta scienca kovro, plej riĉa produkta strukturo kaj plej forta merkata ekspluata kapablo. Li diris:

"Laŭ la estonta disvolvo, ni esperas vastigi produktan kampon, de biomikrofloka kampo al vivoscienco. Laŭ meztempa kaj longtempa disvolvo, ni esperas, ke la korporacio disvolviĝos al la direktoro de medicina ekspluato."

Sin dediĉante al scienca studado kaj administrado, sinjoro Cheng Jiang estas profesoro de Qinghua-a Universitato kaj edukis multajn elstarajn lernantojn. Pli ol duono de liaj lernantoj lernas en usonaj famaj universitatoj. Sinjoro Cheng Jing diris, ke en Ĉinio tre mankas talentuloj sur la biomikrofloka kampo kaj fininte sian lernadon, ili estos grava forto en la procezo de ĉina bioteknika industrio.


1  2