• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-22 16:10:49    
Ĉinaj kaj fremdlandaj riskaj investantoj ŝatas ĉinajn entreprenojn de altrapida kreskado

cri
En la lastaj jaroj sekve de la kontinua kaj stabila disvolvo de la ĉina ekonomio, ĉiujare naskiĝis amaso da entreprenoj, interalie multaj entreprenoj, kiuj havas bonan perspektivon de profito kaj disvolvo estas ŝatataj de ĉinaj kaj fremdlandaj riskaj establaĵoj.

Pekina zhongguancun-a scienc-teknika ĝardeno estas la plej grava scienc-teknika krea centro de Ĉinio. Nun en la ĝardeno, troviĝas pli ol 17 000 entreprenoj, interalie multaj troviĝas en la krea kaj kreska periodo.

Vicestro de la administra komitato de la zhongguancun-a scienc-teknika ĝardeno sinjoro Guo Hong diris intervjuate, ke en la lastaj 2 jaroj, ĉiujare pliiĝis 4 000 entreprenoj en la ĝardeno, interalie meznombre ĉiujare pliiĝis 100 entreprenoj, kies venda enspezo superis 100 milionojn da juanoj, nun en la ĝardeno troviĝas preskaŭ 600 entreprenoj, kies venda enspezo superis 100 milionojn da juanoj, la rapida kreskado de negoco de entreprenoj altiris investon de multaj eksterteritoriaj riskaj establaĵoj. Sinjoro Guo Hong sciigis raportiston:

"Laŭ donitaĵoj el raporto de ĉina krea investo, en la lasta jaro 72 pekinaj entreprenoj, (kiuj fundamente troviĝas en Zhongguancun), sorbis investon je 378 milionojn da usonaj dolaroj el fremdaj landoj, kaj okupis la unuan lokon de Ĉinio."

De la lastaj jaroj, internacia reto, movebla telekomuniko, softvaro kaj aliaj fakoj rapide disvolviĝas en Ĉinio, interalie aperis multaj entreprenoj de altrapida kreskado, ili altiris rigardon de eksterteritoriaj riskaj establaĵoj kaj fariĝis la ĉefa punkto de investo.

Usona Internacia Diĝita Grupo frue eniris en Ĉinion. De sia eniro en la ĉinan merkaton en 1992, la grupo investis pli ol 150 entreprenojn kaj ĉefe centris la kampon de informa tekniko. Vicĝenerala direktoro de fonduso pri teknika krea investo sub la Internacia Diĝita Grupo sinjoro Li Jianguang konigis al raportisto:

"Ni investis ĉefe la kampon de informa tekniko. La unua estas internacia reto, la dua estas movebla kreska valoro, la tria estas softvaro kaj la kvara estas servado kaj teknikoj pri telekomunikado. En la pasinteco, pli ol 90% de kapitalo estis investita sur la 4 kampoj."

1  2