• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-22 16:10:49    
Ĉinaj kaj fremdlandaj riskaj investantoj ŝatas ĉinajn entreprenojn de altrapida kreskado

cri

Sinjoro Li Jianguang diris, ke la profita proporcio de riska investo en Ĉinio atingis 40%, tio grande superis la proporcion de la Internacia Diĝita Grupo en Usono. En la estontaj 3 ĝis 4 jaroj, la grupo investos 500 ĝis 600 milionojn da usonaj dolaroj en Ĉinio.

Nun, preskaŭ 30 internaciaj riskaj investaj establaĵoj agas en Ĉinio, ili kolektiĝas en regionoj kaj scienc-teknikaj ĝardenoj, kies ekonomio estas relative viglaj. Ĉinio jam fariĝis la varma tero de internaciaj riskaj investaj establaĵoj.

Ĉinaj entreprenoj de altrapida kreskado altiris investantojn de riska investo ne nur de fremdaj landoj, sed ankaŭ de Ĉinio. La Krea Investa Limigita Korporacio Infotech estas la ĉina riska investa korporacio, kiu fondiĝis en 2000, ĝi investas la kampon de informaj teknikoj. Vicĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Zhou Ning diris intervjuate:

"La korporacio jam investis iujn programojn, interalie unu jam sukcese eniris en la merkaton de Nasdaq, ĝi estas mikrofloka desegna korporacio, ankaŭ la unua ĉina propra mikrofloka desegna korporacio, kiu eniris en la merkaton de Nasdaq. Ĝi estas tre bona programo."

Nun, ĉinaj kaj fremdlandaj riskaj investaj establaĵoj aktive serĉas investan ŝancon krom la kampo de informaj teknikoj, kaj sinsekve reguligis investan strategion kaj ŝaton. Ekzemple, investante la fakon de informaj teknikoj, la usona Internacia Diĝita Grupo investos amuzan kaj aliajn fakojn, kaj ankaŭ la investa korporacio Infotech komencis atenti programojn sur la kampoj de nova energio, nova materialo kaj biomedikamento.

Ĉinaj industriaj regionoj de alt-nov-tekniko klopodas por altiri pli multajn riskajn investojn. Vicestro de la administra komitato de la pekina zhongguancun-a scienc-teknika ĝardeno sinjoro Guo Hong diris, ke en la lastaj jaroj, la ĝardeno alprenis serion da rimedoj por aktive krei bonan investan medion por ĉinaj kaj fremdlandaj riskaj investantoj.

"Zhongguancun-a scienc-teknika ĝardeno instalis krean investan kondukan fonduson, nome oni elektis relative aktivajn investajn establaĵojn por kunlaboro kaj laŭ kelka proporcio faris investon. La alia politiko estas ellaboro de politiko por stimuli disvolvon de kreaj investaj entreprenoj, nome oni plenumis riskan subvencion al riskaj investaj entreprenoj."


1  2